前往目錄

Amuzaj frazoj en via lingvo

貼文者: fajrkapo, 2013年10月17日

訊息: 14

語言: Esperanto

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年10月17日下午12:31:42

Estas multe da amuzaj frazoj en mia lingvo, kaj en via?
Ekzemple, kiam iu iras tre malrapide, oni diras ke "va pisando huevos" tio estas "iri tretante ovojn"...mi ne scias kial (sed certe estas iu klarigo).

Alia estas kiam iu iras tre rapide, do, oni diras ke tiu iras "cagando leches": fekante laktojn, aŭ "echando humo": ĵetante fumon, tiu lasta sencas pli.

Ovoj kaj laktoj, estas vere komikaj...

raevan (顯示個人資料) 2013年10月31日上午1:04:25

Unu de mia favorata Aŭstraliano terminoj estas "Budgie smugglers" (melopsitako kontrabandistoj) kiu aludas al naĝkostumeto por virojn.

vincas (顯示個人資料) 2013年10月31日上午9:51:15

vidas vandenis:Pendigi makaronion al iu oreloj - paroli malveron kvazaŭ veron, mensogi.
Mi ne scias vere, sed laŭ mi ĉi tiu diraĵo estas korektinda, ĉar eble ĝi estas fremda por litova lingvo. Indas diri - blovi (spirigi) nebulon en la okuloj.

Anno (顯示個人資料) 2013年10月31日上午11:03:46

En Pollando ni uzas similan frazon "pendigi makaronion al iu oreloj" - "nawijać makaron na uszy".

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年10月31日上午11:49:14

Anno:En Pollando ni uzas similan frazon "pendigi makaronion al iu oreloj" - "nawijać makaron na uszy".
Pardonu, ĉu ne estus "pendigi makaroniojn al ies oreloj"?

Anno (顯示個人資料) 2013年10月31日下午12:27:49

Temas pri pluralo? Mi neniam aŭdis, ĉiam mi nur makaronio en singularo - "makaron". Kaj kompreneble, povas esti al ies oreloj, dependas de frazo.

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年10月31日下午3:00:29

Anno:Temas pri pluralo? Mi neniam aŭdis, ĉiam mi nur makaronio en singularo - "makaron". Kaj kompreneble, povas esti al ies oreloj, dependas de frazo.
Ne, temis pri ies oreloj (en la hispana ni uzas ĉiam pluralon por makarono, do mi metis ĝin antaŭ, sed la mesaĝo estis pro ies , ne pro la makarona pluralo)

Balbutanto (顯示個人資料) 2013年11月5日下午5:21:13

En la franca, pridiskuti detalojn ĝisnaŭze -- harfendi, alidirite -- estas "bugri muŝojn".

emukah (顯示個人資料) 2013年11月6日下午11:58:08

raevan:Unu de mia favorata Aŭstraliano terminoj estas "Budgie smugglers" (melopsitako kontrabandistoj) kiu aludas al naĝkostumeto por virojn.
Tia ĝoja mi aŭdis malofte. Mi importos al Germanio tiun nocion "Wellensittichschmuggler".
Kaj kion oni vidas super la melopsitako kontrabandisto? Kokidaĵo-tombejo - estas germana nocio por dika ventro.

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年11月7日上午7:49:58

Estas en la hispana tre komika frazo kiu diras:

"Pueden más dos tetas que dos carretas":

"Estas pli povaj du mamoj ol du ĉaroj"

回到上端