K vsebini

Kiel vi tradukus ĉi tiun diraĵon en ajnaj lingvoj de vi parolataj?

od yyaann, 17. november 2013

Sporočila: 20

Jezik: Esperanto

yyaann (Prikaži profil) 17. november 2013 13:23:38

Sur la aŭtovojo de la vivo, kelkfoje oni estas la insekto, alifoje la aŭtoglaco.

efilzeo (Prikaži profil) 17. november 2013 13:53:03

Itale: Sull'autostrada della vita, a volte si è l'insetto, altre il parabrezza.

Probable similega al via hispana versio.

jismith1989 (Prikaži profil) 17. november 2013 16:09:40

American English (usone): Down the highway of life, you'll wind up one time as the bug, another the windshield.

British English (brite): Along the motorway of life, sometimes you end up as the fly (/insect), sometimes the windscreen.

Fenris_kcf (Prikaži profil) 17. november 2013 18:29:20

Germane: „Auf der Autobahn des Lebens ist man mal Käfer und mal Scheibe.“

Rugxdoma (Prikaži profil) 17. november 2013 21:02:56

Svede: På livets motorväg är man insekt ibland, och ibland vindruta.

iqlight (Prikaži profil) 17. november 2013 21:26:38

hungare (preciza traduko): az élet országútján az ember néha rovar, néha szélvédő.

oni diras en Hungario: Az ember néha szélvédő, néha bogár.
(oni estas kelkfoje aŭtoglaco, kelkfoje skarabo.)

Oijos (Prikaži profil) 17. november 2013 22:04:46

Ĉu la titolo devus esti: Kiel vi tradukus ĉi tiun diraĵon en ajnajN lingvojN de vi parolataj? ?

Fenris_kcf (Prikaži profil) 17. november 2013 22:18:53

Oijos:Ĉu la titolo devus esti: Kiel vi tradukus ĉi tiun diraĵon en ajnajN lingvojN de vi parolataj? ?
Mi samopinias.

yyaann (Prikaži profil) 17. november 2013 23:19:01

Oijos:Ĉu la titolo devus esti: Kiel vi tradukus ĉi tiun diraĵon en ajnajN lingvojN de vi parolataj? ?
Prave. Fakte ĝi eĉ devus esti: Kiel vi tradukus ĉi tiun diraĵon en ajnajN lingvojN de vi parolatajN? ( n-finaĵo ankaŭ ĉe "parolatajn" ). Bedaŭrinde la lernu!-forumo ne ebligas korekti faden-titolojn.

Dankojn al ĉiuj pro la tradukaĵoj. Tio ĉiam ebligas lerni pli pri kiel funkcias aliaj lingvoj. Eĉ pri la angla mi lernis ion hodiaŭ: mi ne sciis, ke "wind up" estas pli usona kaj "end up" pli brita.

Bonvolu plu afiŝi aliajn tradukaĵojn. ^^

Rejsi (Prikaži profil) 18. november 2013 15:20:28

jismith1989:American English (usone): Down the highway of life, you'll wind up one time as the bug, another the windshield.
Ĉi tiu frazo estas tro malgracia laŭ mi. Mi preferas: "On the highway of life, sometimes you'll be the bug, other times you'll be the windshield."

Nazaj na začetek