Skip to the content

[poll] Kion vi pensus......?

by orthohawk, December 8, 2013

Messages: 57

Language: Esperanto

Duko (User's profile) December 11, 2013, 8:47:00 AM

Zato:
erinja:Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?
Bona ideo! "ti" plaĉas al mi. ridulo.gif
Mi jam pensis pri uzado de "ti". "Ti" plaĉus al mi ĉar ĝi estas jam la sama vorto en slavaj lingvoj. Bedaŭrinde, "ti" ne taŭgas ĉar la vorto "tia" estus dusignifa.

orthohawk (User's profile) December 11, 2013, 9:39:52 AM

Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.
Mi ĝojas ke ci vidas racion.

Urho (User's profile) December 11, 2013, 10:13:05 AM

Duko:
Zato:
erinja:Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?
Bona ideo! "ti" plaĉas al mi. ridulo.gif
Mi jam pensis pri uzado de "ti". "Ti" plaĉus al mi ĉar ĝi estas jam la sama vorto en slavaj lingvoj. Bedaŭrinde, "ti" ne taŭgas ĉar la vorto "tia" estus dusignifa.
Duko, vi tute pravas; ”tia” ja estas tabelvorto. malgajo.gif

Parenteze, mi estas finnlingvano, do ci (sinä) kaj vi (te) estas al mi tre taŭgaj. Sed sed mi ĉefe uzas en Esperanto ”vi”-pronomon, do mi vidiras.

P.S.
La temo pri la personaj pronomoj en Esperanto estas eterna, bv. vidi ekzemple jenajn paĝojn:

johmue (User's profile) December 11, 2013, 1:48:32 PM

orthohawk:Mi estas angloparolanto kiu uzas singularan formon por paroli kun unu homo. Kaj angle (thou/thee/thy), kaj hispane (tú,tu, tuyo, k.t.p), kaj esperante (ci,cin, cia). Min informis du homoj ke tio estas malĝentila uzado (almenaŭ en Esperanto). Ĉu vi samopinias?

Mi petas: Votu por #3 NUR se vi honeste kredas ke tia homo estas senmetafore freneza kaj danĝera.
Provu kanti la kanton "Ĉu vi volas danci" de JoMo uzante "ci".

Ĉu ci ĉu ci ĉu ci ĉu ĉu volas ci ...

johmue (User's profile) December 11, 2013, 1:52:11 PM

Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.
[ektserteme]

Ĉu ne devus esti ablativo? orthohawk locuto, causa finita.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Absoluta_ablativo

[/eksterteme]

erinja (User's profile) December 11, 2013, 3:21:31 PM

Estas amuze ke oni prenis serioze mian tute ŝercan sugeston de 'ti'!

Urho (User's profile) December 11, 2013, 9:31:07 PM

erinja:Estas amuze ke oni prenis serioze mian tute ŝercan sugeston de 'ti'!
Kial ne, ĉar ”ti” ja estus la plej bona alternativo, sed sed… malgajo.gif

erinja (User's profile) December 11, 2013, 9:33:59 PM

Mi devis elekti ion pli stultan por mia malserioza propono, sed ja mi scivoletis, ĉu iu efektive kredus tion serioza propono.

Urho (User's profile) December 11, 2013, 9:41:23 PM

erinja:Mi devis elekti ion pli stultan por mia malserioza propono, sed ja mi scivoletis, ĉu iu efektive kredus tion serioza propono.
Bonvolu legi la mesaĝon de Duko!

Kirilo81 (User's profile) December 11, 2013, 9:48:24 PM

johmue:
Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.
[ektserteme]

Ĉu ne devus esti ablativo? orthohawk locuto, causa finita.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Absoluta_ablativo

[/eksterteme]
locūtus, -a, -um havas aktivan sencon, se mi ne eraras, do temas pri nominativo: Romo (estas) parolinta, la afero (estas) finita.

Back to the top