[poll] Kion vi pensus......?
viết bởi orthohawk, Ngày 08 tháng 12 năm 2013
Tin nhắn: 57
Nội dung: Esperanto
Duko (Xem thông tin cá nhân) 08:47:00 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Zato:Mi jam pensis pri uzado de "ti". "Ti" plaĉus al mi ĉar ĝi estas jam la sama vorto en slavaj lingvoj. Bedaŭrinde, "ti" ne taŭgas ĉar la vorto "tia" estus dusignifa.erinja:Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?Bona ideo! "ti" plaĉas al mi.
orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 09:39:52 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.Mi ĝojas ke ci vidas racion.
Urho (Xem thông tin cá nhân) 10:13:05 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Duko:Duko, vi tute pravas; ”tia” ja estas tabelvorto.Zato:Mi jam pensis pri uzado de "ti". "Ti" plaĉus al mi ĉar ĝi estas jam la sama vorto en slavaj lingvoj. Bedaŭrinde, "ti" ne taŭgas ĉar la vorto "tia" estus dusignifa.erinja:Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?Bona ideo! "ti" plaĉas al mi.
Parenteze, mi estas finnlingvano, do ci (sinä) kaj vi (te) estas al mi tre taŭgaj. Sed sed mi ĉefe uzas en Esperanto ”vi”-pronomon, do mi vidiras.
P.S.
La temo pri la personaj pronomoj en Esperanto estas eterna, bv. vidi ekzemple jenajn paĝojn:
- fadeno Ĉu ”vi” aǔ ”vij”, kiel plurala persona pronomo? ĉe la forumo de edukado.net
- fadeno Kial oni ne cidiras en Esperanto ĉe la forumo de lernu!
johmue (Xem thông tin cá nhân) 13:48:32 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
orthohawk:Mi estas angloparolanto kiu uzas singularan formon por paroli kun unu homo. Kaj angle (thou/thee/thy), kaj hispane (tú,tu, tuyo, k.t.p), kaj esperante (ci,cin, cia). Min informis du homoj ke tio estas malĝentila uzado (almenaŭ en Esperanto). Ĉu vi samopinias?Provu kanti la kanton "Ĉu vi volas danci" de JoMo uzante "ci".
Mi petas: Votu por #3 NUR se vi honeste kredas ke tia homo estas senmetafore freneza kaj danĝera.
Ĉu ci ĉu ci ĉu ci ĉu ĉu volas ci ...
johmue (Xem thông tin cá nhân) 13:52:11 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.[ektserteme]
Ĉu ne devus esti ablativo? orthohawk locuto, causa finita.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Absoluta_ablativo
[/eksterteme]
erinja (Xem thông tin cá nhân) 15:21:31 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Urho (Xem thông tin cá nhân) 21:31:07 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
erinja:Estas amuze ke oni prenis serioze mian tute ŝercan sugeston de 'ti'!Kial ne, ĉar ”ti” ja estus la plej bona alternativo, sed sed…
erinja (Xem thông tin cá nhân) 21:33:59 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
Urho (Xem thông tin cá nhân) 21:41:23 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
erinja:Mi devis elekti ion pli stultan por mia malserioza propono, sed ja mi scivoletis, ĉu iu efektive kredus tion serioza propono.Bonvolu legi la mesaĝon de Duko!
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 21:48:24 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
johmue:locūtus, -a, -um havas aktivan sencon, se mi ne eraras, do temas pri nominativo: Romo (estas) parolinta, la afero (estas) finita.Kirilo81:orthohawk locutus, causa finita.[ektserteme]
Ĉu ne devus esti ablativo? orthohawk locuto, causa finita.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Absoluta_ablativo
[/eksterteme]