Al la enhavo

Work until past more vivid than present

de Oijos, 2014-februaro-01

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2014-februaro-01 12:45:16

Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.

coderiferous (Montri la profilon) 2014-februaro-01 16:50:02

Oijos:Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.
Kunteksto? Tio eble farus ĝin pli komprenebla.

Oijos (Montri la profilon) 2014-februaro-01 21:56:27

coderiferous:
Oijos:Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.
Kunteksto? Tio eble farus ĝin pli komprenebla.
Ne estas pli da teksto kune. Tio estas la afero. Ĉi tiu estis la titolo de unu artikolo en Financial Times hodiaŭ.

Mattacchione4 (Montri la profilon) 2014-februaro-01 23:52:01

La kompleta titolo de la artikolo estas: "work with pleasure until the past is more vivid than the present".
La signifo povus esti: "labori kun plesuro ĝis kiam la pasinteco estas pli viva (aŭ intensa) ol la estanteco".

coderiferous (Montri la profilon) 2014-februaro-01 23:53:39

Do, mi serĉis la tekston per Google kaj trovis ĉi tiun artikolon: "Work with pleasure until the past is more vivid than the present" kiu, kiam mi serĉis de ĉefpago, titoliĝis "Work with pleasure if you can." Eble ili ŝanĝis la titolon ĉar ĝi estis neklara. Sed respondi la demandon, ĝi signifus baze ke kiam homoj pliaĝas (maljuniĝas?) ili malpli atentas la kulturon socian. Kutime ĉi tiu okazus post ili pensiiĝas, sed nuntempe ĝi okazas dum ili laboradas, ĉar ili bezonas labori longe. Do, fine, la estinteco (kiam ili kreskiĝis) estas pli klara ol la estanteco socie. Tamen, ja, la titolo estas/is tre malklara, laŭ mi. Mi esperas ke mi kompreniĝeblas?

Mattacchione4 (Montri la profilon) 2014-februaro-02 00:02:25

Tiel estas: oni laboras plezure ĝis kiam oni rekonas sin en la estanteco. Kiam oni sentas ke la pasinteco estas pli proksima al si ol la estanteco, tiam ne eblas labori plezure.
Ĉi tiu estas mia interpreto, sed mi povas ja erari. ridulo.gif

Oijos (Montri la profilon) 2014-februaro-02 00:02:26

Mi atestas, ke la titolo tutcerte estis tia, kian mi skribis.

Dankon pro respondo.

Reen al la supro