Vai all’indice

Work until past more vivid than present

di Oijos, 01 febbraio 2014

Messaggi: 7

Lingua: Esperanto

Oijos (Mostra il profilo) 01 febbraio 2014 12:45:16

Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.

coderiferous (Mostra il profilo) 01 febbraio 2014 16:50:02

Oijos:Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.
Kunteksto? Tio eble farus ĝin pli komprenebla.

Oijos (Mostra il profilo) 01 febbraio 2014 21:56:27

coderiferous:
Oijos:Ĉu vi komprenas ĉi tiun anglan gazettitolon? Mi ne.
Kunteksto? Tio eble farus ĝin pli komprenebla.
Ne estas pli da teksto kune. Tio estas la afero. Ĉi tiu estis la titolo de unu artikolo en Financial Times hodiaŭ.

Mattacchione4 (Mostra il profilo) 01 febbraio 2014 23:52:01

La kompleta titolo de la artikolo estas: "work with pleasure until the past is more vivid than the present".
La signifo povus esti: "labori kun plesuro ĝis kiam la pasinteco estas pli viva (aŭ intensa) ol la estanteco".

coderiferous (Mostra il profilo) 01 febbraio 2014 23:53:39

Do, mi serĉis la tekston per Google kaj trovis ĉi tiun artikolon: "Work with pleasure until the past is more vivid than the present" kiu, kiam mi serĉis de ĉefpago, titoliĝis "Work with pleasure if you can." Eble ili ŝanĝis la titolon ĉar ĝi estis neklara. Sed respondi la demandon, ĝi signifus baze ke kiam homoj pliaĝas (maljuniĝas?) ili malpli atentas la kulturon socian. Kutime ĉi tiu okazus post ili pensiiĝas, sed nuntempe ĝi okazas dum ili laboradas, ĉar ili bezonas labori longe. Do, fine, la estinteco (kiam ili kreskiĝis) estas pli klara ol la estanteco socie. Tamen, ja, la titolo estas/is tre malklara, laŭ mi. Mi esperas ke mi kompreniĝeblas?

Mattacchione4 (Mostra il profilo) 02 febbraio 2014 00:02:25

Tiel estas: oni laboras plezure ĝis kiam oni rekonas sin en la estanteco. Kiam oni sentas ke la pasinteco estas pli proksima al si ol la estanteco, tiam ne eblas labori plezure.
Ĉi tiu estas mia interpreto, sed mi povas ja erari. ridulo.gif

Oijos (Mostra il profilo) 02 febbraio 2014 00:02:26

Mi atestas, ke la titolo tutcerte estis tia, kian mi skribis.

Dankon pro respondo.

Torna all’inizio