Съобщения: 9
Език: Esperanto
SonicChao (Покажи профила) 29 май 2014, 13:46:21
Eble oni povas skribi "rompi la pordon", sed ĉi-frazero mankas la nuancon ke la pordo rompiĝas pro piedbato.
Mia aktuala traduko:
Angla: My room mate would not let me in, so I kicked in the door.
Esperanto: Mia samĉambrano ne permesis mian eniron, do mi rompis la pordon piedbatante.
sergejm (Покажи профила) 29 май 2014, 15:01:24
Se ĉe pordo estas sonorilo, prefere sonorigu ĉe la pordo.
erinja (Покажи профила) 29 май 2014, 15:25:44
Sed fakte "piedbate malfermi la pordon" ankaŭ funkcias.
RiotNrrd (Покажи профила) 30 май 2014, 01:12:58
Au eble trapiedbati?
Piedbati ene la pordon?
Aŭ nur Malfermi la pordon piede? Mi komprenus tion, eĉ sen la bati-parto.
Clarence666 (Покажи профила) 30 май 2014, 01:23:02
Do vi intence detruis vian piedon ???
Mi piede trabatis la pordon.
RiotNrrd (Покажи профила) 30 май 2014, 01:46:11
Clarence666:>Do vi intence detruis vian piedon ???Eble mi volas malfermi la pordon tiom forte ke mi ne zorgas pri la sano de mia piedo.
sudanglo (Покажи профила) 30 май 2014, 10:14:54
Kirilo81 (Покажи профила) 04 юни 2014, 07:16:32
sudanglo:to kick in the door - (piedbate) perforti la pordon.Ĉu vere? Ĉe mi tio vekas tre strangan bildon...
Ĉu eble tretrompi/-frakasi la pordon?
sudanglo (Покажи профила) 04 юни 2014, 14:07:19
La pordo povas konserviĝi pli-malpli sen difekto, sed la langingo de la seruro estas ŝirita de la pordoframo.