Skip to the content

"just because" en Esperanto

by m_v, May 30, 2014

Messages: 15

Language: Esperanto

danielcg (User's profile) June 12, 2014, 12:11:51 AM

Kaj se li bone scipovas la hispanan (almenaŭ laŭ la argentina uzo, kiu similas al la hispana de Hispanio pli malpli kiel la usona angla similas al tiu de Anglio), li bone komprenus la esprimon "ĉar jes", laŭvorta traduko de "porque sí".

Parolantoj de aliaj lingvoj sendube povus mencii aliajn diraĵojn similsignifajn.

Miaponie esperantistoj ne devus dependi, por la interkompreno de siaj esprimoj, de la kono de aliaj lingvoj.

Mi simple dirus "Ial".

Tio signifas ke ekzistas ia kialo, pri kiu mi ne volas paroli aŭ pri kiu mi eĉ ne konscias.

Saluton ekde Argentino

Daniel

Dakila_Sidhi:Mi pensas "nur tiel".

Johano: Kial eŭropanoj ĉiam manĝas panon?
Petro: Ĉar estas nur tiel.
Johano: Kio?
Petro: Nur tiel.

Se via alparolanto scipovas la Anglan, mi pensas ke ili bone komprenus la diraĵon "nur ĉar".

Johano: Kio?!
Petro: Nur ĉar!

robbkvasnak (User's profile) June 12, 2014, 12:45:34 AM

Jes, ja, Balbutante pravas ... simple tialas.

sergejm (User's profile) June 12, 2014, 6:11:30 AM

danielcg:Saluton ekde Argentino
Uzu "ekde" kiam vi ekas vojaĝon, kies komenco estas en Argentino.
Sed, mi pensas, vi volis diri ne tion. En ordinaraj kazoj uzu "el".

Balbutanto (User's profile) June 12, 2014, 12:56:35 PM

robbkvasnak:Jes, ja, Balbutante pravas ... simple tialas.
Atentu: Ne Tialas, sed Tielas.

Estu tiel, ĉar tielas.

danielcg (User's profile) June 12, 2014, 11:18:28 PM

sergejm:
danielcg:Saluton ekde Argentino
Uzu "ekde" kiam vi ekas vojaĝon, kies komenco estas en Argentino.
Sed, mi pensas, vi volis diri ne tion. En ordinaraj kazoj uzu "el".
Dankon, vi pravas, "el" estas la elektinda vorto en ĉi tiu kazo.

Do, saluton el Argentino.

Daniel

Back to the top