ข้อความ 15
ภาษา: Esperanto
danielcg (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2014, 00:11:51
Parolantoj de aliaj lingvoj sendube povus mencii aliajn diraĵojn similsignifajn.
Miaponie esperantistoj ne devus dependi, por la interkompreno de siaj esprimoj, de la kono de aliaj lingvoj.
Mi simple dirus "Ial".
Tio signifas ke ekzistas ia kialo, pri kiu mi ne volas paroli aŭ pri kiu mi eĉ ne konscias.
Saluton ekde Argentino
Daniel
Dakila_Sidhi:Mi pensas "nur tiel".
Johano: Kial eŭropanoj ĉiam manĝas panon?
Petro: Ĉar estas nur tiel.
Johano: Kio?
Petro: Nur tiel.
Se via alparolanto scipovas la Anglan, mi pensas ke ili bone komprenus la diraĵon "nur ĉar".
Johano: Kio?!
Petro: Nur ĉar!
robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2014, 00:45:34
sergejm (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2014, 06:11:30
danielcg:Saluton ekde ArgentinoUzu "ekde" kiam vi ekas vojaĝon, kies komenco estas en Argentino.
Sed, mi pensas, vi volis diri ne tion. En ordinaraj kazoj uzu "el".
Balbutanto (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2014, 12:56:35
robbkvasnak:Jes, ja, Balbutante pravas ... simple tialas.Atentu: Ne Tialas, sed Tielas.
Estu tiel, ĉar tielas.
danielcg (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2014, 23:18:28
sergejm:Dankon, vi pravas, "el" estas la elektinda vorto en ĉi tiu kazo.danielcg:Saluton ekde ArgentinoUzu "ekde" kiam vi ekas vojaĝon, kies komenco estas en Argentino.
Sed, mi pensas, vi volis diri ne tion. En ordinaraj kazoj uzu "el".
Do, saluton el Argentino.
Daniel