Al la enhavo

"just because" en Esperanto

de m_v, 2014-majo-30

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-30 16:34:11

Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?

Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?

haydn (Montri la profilon) 2014-majo-30 16:57:34

Ĉu taŭgas "senkiale"?

Oijos (Montri la profilon) 2014-majo-30 17:14:58

m_v:Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
Tial.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-majo-30 17:19:22

se vi volas rimarkigi la "just" vi povas diri "nur ĉar".

kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-majo-30 17:25:13

Ĝuste pro tio ke...

Ĝuste ĉar...

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-30 17:35:53

efilzeo:se vi volas rimarkigi la "just" vi povas diri "nur ĉar".

kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi
Mi pensas, ke m_v demandas pri alia okazo.

Ekzemple...

Persono 1: "Kial vi faras tion?"
Persono 2: "Just because." ( = "Mi ne scias. Nur ĉar mi decidis fari tion." )

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-majo-30 18:18:14

Mi pensas "nur tiel".

Johano: Kial eŭropanoj ĉiam manĝas panon?
Petro: Ĉar estas nur tiel.
Johano: Kio?
Petro: Nur tiel.

Se via alparolanto scipovas la Anglan, mi pensas ke ili bone komprenus la diraĵon "nur ĉar".

Johano: Kio?!
Petro: Nur ĉar!

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-31 22:47:12

Senkiale. (Verŝajne tio estas la pli proksima traduko)
Mi ne scias.
Simple mi volis fari tion.
Ĉar mi ja emis.
Mi ne certas.
Kiu scias?

Ĝis, Novatago.

johmue (Montri la profilon) 2014-junio-02 08:17:19

m_v:kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?
Nenial.

Balbutanto (Montri la profilon) 2014-junio-05 16:06:52

m_v:Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?

Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
Al la multo da bonaj proponoj, mi aldonas la mian -- Tielas.

Balbutanto, diru, kial via propono estas la plej bona?

-- Nu, tielas... :- )

Reen al la supro