Til innholdet

"just because" en Esperanto

fra m_v,2014 5 30

Meldinger: 15

Språk: Esperanto

m_v (Å vise profilen) 2014 5 30 16:34:11

Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?

Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?

haydn (Å vise profilen) 2014 5 30 16:57:34

Ĉu taŭgas "senkiale"?

Oijos (Å vise profilen) 2014 5 30 17:14:58

m_v:Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
Tial.

efilzeo (Å vise profilen) 2014 5 30 17:19:22

se vi volas rimarkigi la "just" vi povas diri "nur ĉar".

kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi

antoniomoya (Å vise profilen) 2014 5 30 17:25:13

Ĝuste pro tio ke...

Ĝuste ĉar...

Rejsi (Å vise profilen) 2014 5 30 17:35:53

efilzeo:se vi volas rimarkigi la "just" vi povas diri "nur ĉar".

kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi
Mi pensas, ke m_v demandas pri alia okazo.

Ekzemple...

Persono 1: "Kial vi faras tion?"
Persono 2: "Just because." ( = "Mi ne scias. Nur ĉar mi decidis fari tion." )

Dakila_Sidhi (Å vise profilen) 2014 5 30 18:18:14

Mi pensas "nur tiel".

Johano: Kial eŭropanoj ĉiam manĝas panon?
Petro: Ĉar estas nur tiel.
Johano: Kio?
Petro: Nur tiel.

Se via alparolanto scipovas la Anglan, mi pensas ke ili bone komprenus la diraĵon "nur ĉar".

Johano: Kio?!
Petro: Nur ĉar!

novatago (Å vise profilen) 2014 5 31 22:47:12

Senkiale. (Verŝajne tio estas la pli proksima traduko)
Mi ne scias.
Simple mi volis fari tion.
Ĉar mi ja emis.
Mi ne certas.
Kiu scias?

Ĝis, Novatago.

johmue (Å vise profilen) 2014 6 2 08:17:19

m_v:kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?
Nenial.

Balbutanto (Å vise profilen) 2014 6 5 16:06:52

m_v:Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?

Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
Al la multo da bonaj proponoj, mi aldonas la mian -- Tielas.

Balbutanto, diru, kial via propono estas la plej bona?

-- Nu, tielas... :- )

Tibake til toppen