Sporočila: 15
Jezik: Esperanto
m_v (Prikaži profil) 30. maj 2014 16:34:11
kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?
Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
haydn (Prikaži profil) 30. maj 2014 16:57:34
Oijos (Prikaži profil) 30. maj 2014 17:14:58
m_v:Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?Tial.
efilzeo (Prikaži profil) 30. maj 2014 17:19:22
kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi
antoniomoya (Prikaži profil) 30. maj 2014 17:25:13
Ĝuste ĉar...
Rejsi (Prikaži profil) 30. maj 2014 17:35:53
efilzeo:se vi volas rimarkigi la "just" vi povas diri "nur ĉar".Mi pensas, ke m_v demandas pri alia okazo.
kial vi volas tiun? nur ĉar ĝi plaĉas al mi
Ekzemple...
Persono 1: "Kial vi faras tion?"
Persono 2: "Just because." ( = "Mi ne scias. Nur ĉar mi decidis fari tion." )
Dakila_Sidhi (Prikaži profil) 30. maj 2014 18:18:14
Johano: Kial eŭropanoj ĉiam manĝas panon?
Petro: Ĉar estas nur tiel.
Johano: Kio?
Petro: Nur tiel.
Se via alparolanto scipovas la Anglan, mi pensas ke ili bone komprenus la diraĵon "nur ĉar".
Johano: Kio?!
Petro: Nur ĉar!
novatago (Prikaži profil) 31. maj 2014 22:47:12
Mi ne scias.
Simple mi volis fari tion.
Ĉar mi ja emis.
Mi ne certas.
Kiu scias?
Ĝis, Novatago.
johmue (Prikaži profil) 02. junij 2014 08:17:19
m_v:kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?Nenial.
Balbutanto (Prikaži profil) 05. junij 2014 16:06:52
m_v:Saluton al ĉiuj,Al la multo da bonaj proponoj, mi aldonas la mian -- Tielas.
kiel oni esprimas la anglan "just because" (aŭ la germanan "einfach so" ) en Esperanto?
Do, se unu demandas kial-demandon kaj la alia respondas "just because" (do kun eta emfazo de apatio kaj sen mencii kaŭzon), kiel oni diras tion esperante?
Balbutanto, diru, kial via propono estas la plej bona?
-- Nu, tielas... :- )