去目錄頁

Internacia fonetika transskribo por vortoj hispanaj kaj ne nur

从 Matinfizo, 2014年7月17日

讯息: 3

语言: Esperanto

Matinfizo (显示个人资料) 2014年7月17日上午10:46:15

Transskribon fonetikan internacian por vortoj hispanaj serĉas mi, ĉar mi volas certe scii kiel prononci diversajn vortojn. Temas pri vortaro, en kiu mi povus skribi vorton kaj (eble) krom ĝia signifo, aperus ankaŭ korekta internacia fonetika transskribo. Jam mi trovis polan-anglan kaj anglan-polan vortaron interretan, kie tiel okazas, sed malgraŭ tio, mi vere ĝojus, se vi trovus ne nur hispanan vortaron, sed ankaŭ en iuj ajnaj lingvoj, nu, vi komprenas.

nornen (显示个人资料) 2014年7月23日下午8:38:55

Parolante pri la Hispana, estas du problemoj:

1) La prononco malsimilas depende de la lando aŭ regiono. Ekzemple "z (ce, ci)" povas esti /θ/ aŭ /s/, "ll" povas esti /ʎ/ aŭ /ʝ/ aŭ /ʒ/, ktp. Kaj tio ne temas nur pri dialekta variado, sed pri diversaj normoj.

2) Ne helpus multe scii la prononcon de ĉiu vorto, ĉar la prononco vorto dependas de la antaŭiranta aŭ malantaŭirante vorto aŭ paŭzo.

Ekzemple la unua "d" en "un dedo" [d] estas alia ol la en "cinco dedos" [ð̞].
Kaj la "n" de la vorto "un" estas alia en "un águila", "un toldo", "un chico", "un carro", ktp.

Heliogabalus (显示个人资料) 2014年7月28日上午2:26:07

Eblas havi transskribon en la hispana vikivortaro sed nur por kelkaj vortoj. En multaj vortoj forestas indiko pri prononco, sed ja estos utila vortaro iufoje. Vi ankaŭ povas uzi Forvon por rekte aŭskulti grandan kvanton da vortoj.

回到上端