去目錄頁

Ĉu meza H en Esperanto?

m_v, 2014年10月13日

讯息: 35

语言: Esperanto

marcuscf (显示个人资料) 2014年10月15日下午3:19:39

akueck:
ĉevino:
Restas ĥoro, kiun iuj jam anstataŭas per koruso...
En iu venonta Esperanto-arangho mi do trovos chekojn anstatau chehhojn
$-)
Aŭ ĉehojn? ridulo.gif

ĉevino (显示个人资料) 2014年10月15日下午3:20:53

akueck:
ĉevino:
Restas ĥoro, kiun iuj jam anstataŭas per koruso...
En iu venonta Esperanto-arangho mi do trovos chekojn anstatau chehhojn
$-)
Oni kutime diras ĉekoslovakoj...

kaj se ili tiom malamas unuj la aliajn, oni havu Slovakojn kaj Bohemojn...

akueck (显示个人资料) 2014年10月15日下午4:43:48

ĉevino:
Oni kutime diras ĉekoslovakoj...
.

Bernadox (显示个人资料) 2014年10月15日下午5:29:51

akueck:
Bernadox:
Simon_Gauvain:Tehrano
Laŭ mi tiu formo lezas R 9 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne estas prononcebla.
Neprononcebleco estas ekster-Fundamenta kriterio, same kiel radikshparemo.
okulumo.gif La "leĝo" (lingvaĵo de la Antaŭparolo) postulas, ke "ĉiu [esperanta] vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita". Sed la leĝo ne postulas ion neeblan, alikaze ĝi ne estus "justa", sed arbitra leĝo. Inverse pro tio esperanta vorto devas esti legebla = prononcebla. Kaj tiel ni alvenis ĉe la kriterio de la Ak en OI 22: legebla, prononcebla por "averaĝa esperantisto". Ju malpli "normala", des pli malbona.

Ĝuste do: prononcebleco ja estas imanenta Fundamenta kriterio.

Nur rande: Mi serĉis ankoraŭ kelkajn historiajn ekzemplojn kaj trovis i.a. la nederlandan urbon Scheveningen (urboparto de Hago en Nederlando) - Ŝĥeveningo (ŝĥ) - ne gravas, kiel oni "ĝuste" prononcas en la nederlanda, en Eo simple Ŝeveningo.

Simile la havenurbo ĉe la Odro, pole Szczecin, germane Stettin: ne Ŝĉecino (ŝĉ), sed en Esperanto simple Stetino.

akueck (显示个人资料) 2014年10月15日下午7:55:35

Bernadox:
akueck:
Bernadox:
Simon_Gauvain:Tehrano
Laŭ mi tiu formo lezas R 9 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne estas prononcebla.
Neprononcebleco estas ekster-Fundamenta kriterio, same kiel radikshparemo.
okulumo.gif La "leĝo" (lingvaĵo de la Antaŭparolo) postulas, ke "ĉiu [esperanta] vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita".
Tiu chi regulo specifas, ke chiu Esperanta litero havas chiam la saman prononcon. La regulo ne specifas, kiuj literkombinoj estas permesataj kaj kiuj ne.

回到上端