Al la enhavo

Kiel oni traduku (de la angla) "in trouble"

de gregorynacu, 2015-januaro-27

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

gregorynacu (Montri la profilon) 2015-januaro-27 16:51:13

La vorto "trouble" en la moderna angla ŝajnas al mi esti iom malsama ol ĝi originale signifis. Originale en la angla mi pensas ke oni dirus "I don't want to trouble you" por signifi "Mi ne volas ĝeni vin."

Tamen, mi nun edukas mian junan filon Esperante kaj ofte la esprimo aŭdiĝas en la angla "You're in trouble." aŭ "Don't get yourself in trouble." La lasta mi kutime tradukas kiel "Ne petolu" aŭ "Ne estu petolema." La unuan mi ne scias kiel bone traduki. Foje mi diras "Vi havos/as problemojn." Sed tio laŭ mi ne perfekte kaptas la sencon de "in trouble."

Helpu!

Gregorio.

noelekim (Montri la profilon) 2015-januaro-28 03:56:13

Ĉu konvenas "Vi estas en granda embaraso" - "You're in big trouble"?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-januaro-28 12:42:07

Por 'Don't get into trouble' (evitu situaciojn kiuj kondukus al ĝenoj/problemoj) mi dirus al la infano Estu saĝa

Por 'You're in trouble' (en la senco ke la konduto estos riproĉita/punita) eble mi dirus Estos malbonaj sekvoj.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-28 13:20:42

sudanglo:Por 'Don't get into trouble' (evitu situaciojn kiuj kondukus al ĝenoj/problemoj) mi dirus al la infano Estu saĝa

Por 'You're in trouble' (en la senco ke la konduto estos riproĉita/punita) eble mi dirus Estos malbonaj sekvoj.
puninda... puniĝema.

Reen al la supro