Kiel oni traduku (de la angla) "in trouble"
من gregorynacu, 27 يناير، 2015
المشاركات: 4
لغة: Esperanto
gregorynacu (عرض الملف الشخصي) 27 يناير، 2015 4:51:13 م
Tamen, mi nun edukas mian junan filon Esperante kaj ofte la esprimo aŭdiĝas en la angla "You're in trouble." aŭ "Don't get yourself in trouble." La lasta mi kutime tradukas kiel "Ne petolu" aŭ "Ne estu petolema." La unuan mi ne scias kiel bone traduki. Foje mi diras "Vi havos/as problemojn." Sed tio laŭ mi ne perfekte kaptas la sencon de "in trouble."
Helpu!
Gregorio.
noelekim (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2015 3:56:13 ص
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2015 12:42:07 م
Por 'You're in trouble' (en la senco ke la konduto estos riproĉita/punita) eble mi dirus Estos malbonaj sekvoj.
vejktoro (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2015 1:20:42 م
sudanglo:Por 'Don't get into trouble' (evitu situaciojn kiuj kondukus al ĝenoj/problemoj) mi dirus al la infano Estu saĝapuninda... puniĝema.
Por 'You're in trouble' (en la senco ke la konduto estos riproĉita/punita) eble mi dirus Estos malbonaj sekvoj.