Al la enhavo

Fixtures

de Roberto12, 2015-julio-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2015-julio-12 20:59:28

Kiel traduki la anglalingvan vorton "fixture"? Ekzempla frazo estas la jena: Chelsea kontraŭ Manchester City estas la plej granda [fixture] en la nuna angla futbal-ligo. La serĉata vorto proksimume signifas "matĉoj" sed ni priparolas neniun apartan matĉon.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2015-julio-12 22:30:58

Ĉu temas pri speciala matĉoserio? Kiel Usonano, mi ne konas tiun sportan vorton.

posta aldono: Ĉu eble "konkuro/konkurado"? Mi pensis pri la vorto "rivalry" kiun mi konas tiusence.

Rujo (Montri la profilon) 2015-julio-13 08:08:27

Eble tiel: "Chelsea kontraŭ Manchester City estas la plej granda klasikaĵo en la nuna angla futbal-ligo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2015-julio-13 08:52:04

Dankon pro la proponoj. El ili, mi elektus "matĉoserio".

Bruso (Montri la profilon) 2015-julio-13 09:44:20

Se la ĉefa diferenco inter "match" kaj "fixture" estas la emfazo sur "scheduled", tiam eble "horarataĵo"?

Roberto12 (Montri la profilon) 2015-julio-15 12:51:56

Mi pensas pri la ebla vorto matĉumo.

Reen al la supro