去目錄頁

Fixtures

Roberto12, 2015年7月12日

讯息: 6

语言: Esperanto

Roberto12 (显示个人资料) 2015年7月12日下午8:59:28

Kiel traduki la anglalingvan vorton "fixture"? Ekzempla frazo estas la jena: Chelsea kontraŭ Manchester City estas la plej granda [fixture] en la nuna angla futbal-ligo. La serĉata vorto proksimume signifas "matĉoj" sed ni priparolas neniun apartan matĉon.

DuckFiasco (显示个人资料) 2015年7月12日下午10:30:58

Ĉu temas pri speciala matĉoserio? Kiel Usonano, mi ne konas tiun sportan vorton.

posta aldono: Ĉu eble "konkuro/konkurado"? Mi pensis pri la vorto "rivalry" kiun mi konas tiusence.

Rujo (显示个人资料) 2015年7月13日上午8:08:27

Eble tiel: "Chelsea kontraŭ Manchester City estas la plej granda klasikaĵo en la nuna angla futbal-ligo.

Roberto12 (显示个人资料) 2015年7月13日上午8:52:04

Dankon pro la proponoj. El ili, mi elektus "matĉoserio".

Bruso (显示个人资料) 2015年7月13日上午9:44:20

Se la ĉefa diferenco inter "match" kaj "fixture" estas la emfazo sur "scheduled", tiam eble "horarataĵo"?

Roberto12 (显示个人资料) 2015年7月15日下午12:51:56

Mi pensas pri la ebla vorto matĉumo.

回到上端