Ke daftar isi

Cxu vi trovas E-o facila?

dari Miland, 13 Februari 2008

Pesan: 13

Bahasa: 简体中文

Miland (Tunjukkan profil) 13 Februari 2008 13.59.35

Ĉina-parolantaj amikoj,

Usona kabeinto atakis Esperanton, dirante ke ĉe la UK en Beijing en 2004 estis Ĉina-parolantoj, kiuj studis E-on kaj la anglan egale longatempe, kaj (laŭ li) ili povis paroli komforte en la anglan sed trovis multe da malfacilaĵojn en E-o! Mi dubas, sed plaĉus al mi eltrovi viajn opiniojn. Kiel vi respondus tian kabeinton?

PS. Pardonu min, ke mi ne scias la Ĉinan, do mi devas uzi E-on. Bona ekzerco praktiki la celo la E-o kiel internacia lingvo, ĉu ne!

donmiguel (Tunjukkan profil) 13 Februari 2008 14.24.01

kie?

Miland (Tunjukkan profil) 13 Februari 2008 14.49.28

donmiguel:kie?
UK=Universala Kongreso

黄鸡蛋 (Tunjukkan profil) 15 Februari 2008 05.49.43

Kara Miland, por ke ĉinaj komencantoj ankaŭ komprenu vian mesaĝon bone. Jen:
讲中文的朋友们:
美国的一个kabeinto(曾经学过但又放弃了世界语的人)攻击世界语说,2004年在北京举行的UK(国际世界语大会)上,有些学世界语跟英语学了同样长的时间的中国人,他们(据那个kabeinto说)讲英语讲得很自然,但却在世界语里面发现很多很难的地方!如果能了解你们的想法的话我会很高兴的。你们会怎样回答那种kabeinto呢?

Kaj jen mia opinio:
Unue, Ĉinoj lernas la anglan en lernejoj ekde kiam ili estas nur 10-jaraj aŭ pli junaj, sed nur malmultegaj el ili konas, kaj estas volonte lerni E-on. Tial, estas malmultaj Ĉinoj kiuj povas lerni E-on kaj la anglan egale longatempe. Ili povas esti mezaĝuloj aŭ maljunuloj, kiuj plejmulte lernas la du lingvojn same malbone.

Due, pro la politiko, multaj ĉinoj devas kaj volas lerni la anglan bone. Ĝenerale, se iu ĉino lernas la anglan bone, tiu certe elspezis multe da tempo por la angla lingvo, kaj pensas ke la angla lingvo estas utila por li(aŭ ŝi). Tia persono apenaŭ vidas la funkcion de Esperanto, kaj apenaŭ volas lerni ĝin. Se iu ĉino lernas la anglan ne bone, tiu apenaŭ povas ekkoni E-on, kaj apenaŭ povas esti volonte lerni E-on.

Entute, mi pensas ke tia kabeinto nur vidis (kaj volis vidi) tiujn ĉinojn kiuj subtenis ties opinion. Tamen multaj ĉinoj ne estas tiaj kiel li diris.

Jen mia opinio en la ĉina lingvo:
第一,中国人从10岁甚至更早开始就在学校学英文,但只有很少人知道和愿意学世界语。因此,只有很少中国人有可能学习英语跟世界语学了同样长的时间。他们可能是中年人或老年人,而这些人大多学这两种语言学得一样差。

第二,由于政策的原因,很多中国人必须而且也愿意学好英语。通常来说,如果一个中国人学英语学得好的话,他肯定花费了不少时间在英语上面,而且认为英语对他很有用。这样的人就很难看到世界语的用处,也就不太可能学世界语。如果一个中国人学英语学得不好了,他就不太可能会知道世界语,也就不太可能会愿意学习世界语。

总的来说,我认为那个kabeinto只看到了(也只愿意看到)那些能支持他观点的中国人。然而很多中国人并非如他所说那样的。

Matthieu (Tunjukkan profil) 15 Februari 2008 18.59.49

中文我写得不好, do bedaŭrinde mi skribos Esperante.

Kiam Ĉino decidas lerni Esperanton, ĉu ĝi estas facila lingvo por li/ŝi? Ĉu ĝi ne estas tro eŭropa?

Mi legis ke kvankam vortoj estas malsimilaj, Ĉinoj ne perdiĝas en Esperanto pro ĝia logiko (ekzample “mia” devenas de “mi”, kaj tio okazas en (preskaŭ?) neniu eŭropa lingvo). Ĉu tio estas prava?

Taciturn_ (Tunjukkan profil) 15 Februari 2008 19.44.38

lau mi la pli granda malfacilo en Eo estas ghia pronunco , ke estas superkomplika por la pli da homoj sur la tero.

Miland (Tunjukkan profil) 15 Februari 2008 20.09.54

Jen retpaĝo kunartikolon de Claude Piron enhavante tian informon kian mi serĉis:

http://esperantofre.com/book/booke.htm#azian

Ĉu vi Ĉina-parolantaj amikoj konsentas?

黄鸡蛋 (Tunjukkan profil) 16 Februari 2008 03.44.01

Mutusen:中文我写得不好, do bedaŭrinde mi skribos Esperante."

Kiam Ĉino decidas lerni Esperanton, ĉu ĝi estas facila lingvo por li/ŝi? Ĉu ĝi ne estas tro eŭropa?

Mi legis ke kvankam vortoj estas malsimilaj, Ĉinoj ne perdiĝas en Esperanto pro ĝia logiko (ekzemple "mia" devenas de "mi", kaj tio okazas en (preskaŭ?) neniu eŭropa lingvo). Ĉu tio estas prava?
Por mi Esperanto estas facila kaj malpli eŭropa ol la angla, la franca kaj aliaj eŭropaj lingvoj.
对我来说世界语很容易,而且也没有英语、法语等欧洲语言那么欧式。

Mi tre ŝatas tion, ke en Esperanto mi povas devenigi de vorto novan vorton per afiksoj. Kvankam en la angla, oni ankaŭ uzas afiksojn, sed mi ofte ne povas certigi la afikson por uzi kiam kelkaj afiksoj havas la saman signifon. Ekzemple, 'dis-', 'in-', 'un-' en la angla ĉiuj havas la signifon 'ne' aŭ eĉ 'mal-', sed oni havas nur 'unhappy', 'impossible', sed ne 'inhappy' aŭ 'unpossible'. Tamen en Esperanto, oni povas ekscii kiun afikson uzi, nur laŭ la signifo. Tio estas unu ekzemplo de ĝia logiko.
我很喜欢的一点是,世界语里面我可以用加缀词的方法来用原有的词造出新词。虽然英语里面也有用缀词,但在几个缀词具有相同的意思时,我经常不能肯定该用哪个缀词。例如 "dis-"、"in-"、"un-" 在英语中都有“不”甚至是反义词的意思,但只有 "unhappy"、"impossible",而没有 "inhappy" 和 "unpossible"。然而在世界语里,仅仅由意思就能知道该用哪个缀词。这是世界语的逻辑性的一个例子。

Sadat (Tunjukkan profil) 16 Februari 2008 05.28.59

Jes. Esperanto verege facilas ol aliaj eŭropaj lingvoj. La gramatikon de ĉi lingvo similas laŭ Turka aŭ Finlanda lingvojn. Sed la vortoj similas laŭ latinaj kaj eŭropaj lingvoj. Tial, Esperanto iras harmonie kun tutaj aliaj lingvoj de la mondo.

Noël LECOMTE (Tunjukkan profil) 16 Februari 2008 09.28.34

Taciturn_:lau mi la pli granda malfacilo en Eo estas ghia pronunco , ke estas superkomplika por la pli da homoj sur la tero.
Laux mi, la esperanta prononco estas multe pli facile ol la angla prononco.
En E-O:
- nur 5 vokaloj,
- 1 litero = 1 sono,
- 1 sono = 1 litero,
- la akcentita cxiam sur antauxlasta silabo,
- ...
En angla lingvo :
- ? vokaloj,
- 1 litero = ? sonoj,
- k.t.p.

Por europano, la prononco estas la plej facila (por franco, nur la litero "hx" estas nekonata).
Por asiano, mi referencas al la karmemora Claude PIRON.

Laux mi, franco, la plej malfaila parto de E-o estas la ebleco alglui multe radikoj. Certe tiu permesas fine esprimi sian penson, sed kiam estas tro da algluitaj radikoj, mi impresas ludi krucvortojn!

Kembali ke atas