У садржају

Cxu vi trovas E-o facila?

од Miland, 13. фебруар 2008.

Поруке: 10

Језик: 简体中文

Miland (Погледати профил) 13. фебруар 2008. 13.59.35

Ĉina-parolantaj amikoj,

Usona kabeinto atakis Esperanton, dirante ke ĉe la UK en Beijing en 2004 estis Ĉina-parolantoj, kiuj studis E-on kaj la anglan egale longatempe, kaj (laŭ li) ili povis paroli komforte en la anglan sed trovis multe da malfacilaĵojn en E-o! Mi dubas, sed plaĉus al mi eltrovi viajn opiniojn. Kiel vi respondus tian kabeinton?

PS. Pardonu min, ke mi ne scias la Ĉinan, do mi devas uzi E-on. Bona ekzerco praktiki la celo la E-o kiel internacia lingvo, ĉu ne!

donmiguel (Погледати профил) 13. фебруар 2008. 14.24.01

kie?

Miland (Погледати профил) 13. фебруар 2008. 14.49.28

donmiguel:kie?
UK=Universala Kongreso

Matthieu (Погледати профил) 15. фебруар 2008. 18.59.49

中文我写得不好, do bedaŭrinde mi skribos Esperante.

Kiam Ĉino decidas lerni Esperanton, ĉu ĝi estas facila lingvo por li/ŝi? Ĉu ĝi ne estas tro eŭropa?

Mi legis ke kvankam vortoj estas malsimilaj, Ĉinoj ne perdiĝas en Esperanto pro ĝia logiko (ekzample “mia” devenas de “mi”, kaj tio okazas en (preskaŭ?) neniu eŭropa lingvo). Ĉu tio estas prava?

Taciturn_ (Погледати профил) 15. фебруар 2008. 19.44.38

lau mi la pli granda malfacilo en Eo estas ghia pronunco , ke estas superkomplika por la pli da homoj sur la tero.

Miland (Погледати профил) 15. фебруар 2008. 20.09.54

Jen retpaĝo kunartikolon de Claude Piron enhavante tian informon kian mi serĉis:

http://esperantofre.com/book/booke.htm#azian

Ĉu vi Ĉina-parolantaj amikoj konsentas?

Sadat (Погледати профил) 16. фебруар 2008. 05.28.59

Jes. Esperanto verege facilas ol aliaj eŭropaj lingvoj. La gramatikon de ĉi lingvo similas laŭ Turka aŭ Finlanda lingvojn. Sed la vortoj similas laŭ latinaj kaj eŭropaj lingvoj. Tial, Esperanto iras harmonie kun tutaj aliaj lingvoj de la mondo.

Matthieu (Погледати профил) 16. фебруар 2008. 13.23.36

Vi pravas pri la elparolo. Tamen, en la ĉina, vorto ne povas komenciĝi per pluraj konsonantoj, kaj povas finiĝi nur per vokalo, -n aŭ -ng (estas preskaŭ same en la japana).
Do, ĉu vorto kiel “strato” aŭ “post” estas facile direbla de Aziano?
(Nu, eble oni ne povas ĝeneraligi: la ĉina, japana kaj korea lingvoj estas tre malsimilaj.)

Karilo (Погледати профил) 29. фебруар 2008. 09.14.56

Chu kabeinto?kabeinto partoprenis la UK-on?kabeinto atakis Esperanton?Mi ne kredas.
Char kabeinto neniam aperighas post sia kabeigho.

Jasminka (Погледати профил) 23. март 2008. 12.41.17

Tio estas forumoj por ĉinoj. Bonvolu skribi en la ĉina.

Вратите се горе