Skip to the content

Kiel oni dirus "thanks for playing"/"danke fürs Spielen" esperante?

by Devido, July 29, 2016

Messages: 7

Language: Esperanto

Devido (User's profile) July 29, 2016, 5:10:21 PM

Do mi faras ludon kaj tradukas ĝin en E-on. Mi kompreneble volas ke la ludo finas kun "Thanks for playing!/Danke fürs Spielen!"-ekrano. Sed mi ne scias kiel skribi tian frazon esperante. Mia unua provo estas "Dankon por ludi" sed mi pensas ke ĝi ne pravas. Ĉu iu ajn povas klarigi al mi?

Devido (User's profile) July 29, 2016, 5:11:33 PM

Mi donas la frazon germane kaj angle por fari ke pli da homoj povas kompreni kiun mi necesas ridulo.gif internacia retejo, signifas ke mi uzos multajn lingvojn :Þ

Fenris_kcf (User's profile) July 29, 2016, 6:24:04 PM

„Dankon por/pro ludado!“ ĝustas laŭ mi.

noelekim (User's profile) July 30, 2016, 3:16:03 AM

"Dankon, ke ..." estas ofta formo de "Thanks for ...". Mi do sugestas: "Dankon, ke vi ludis".

sudanglo (User's profile) July 31, 2016, 11:03:43 AM

Noelkim pravas dirante ke la responda formulo en Esperanto por 'thanks for -ing' estas Dankon/ Mi dankas, ke .. - se 'dankon pro (via) X-o' ne elegantas.

Tamen por viaj bezonoj, eble, alternative, vi povus fini per 'mi esperas ke vi ĝuis ludi' aŭ per alia simila formulo.

Altebrilas (User's profile) August 1, 2016, 4:43:54 PM

Mi dirus "dankon pro la ludado" se oni jam ludis kaj "por la ludado", se oni ne jam ludis. Aŭ "pri la ludado" en ambaŭ kazoj.

"Dankon pro la muziko" aŭ "dankon pro tiu agrabla momento" ŝajnas al mi eĉ pli ĝentila. "Pro la ludado" povas supozigi, ke ni agnoskas la klopodon, sed eble ne nepre la rezulton... okulumo.gif

Christa627 (User's profile) August 3, 2016, 6:25:36 AM

Altebrilas:Mi dirus "dankon pro la ludado" se oni jam ludis kaj "por la ludado", se oni ne jam ludis. Aŭ "pri la ludado" en ambaŭ kazoj.

"Dankon pro la muziko" aŭ "dankon pro tiu agrabla momento" ŝajnas al mi eĉ pli ĝentila. "Pro la ludado" povas supozigi, ke ni agnoskas la klopodon, sed eble ne nepre la rezulton... okulumo.gif
Temas pri ludo, verŝajne video-ludo, ne pri muziko. La kreinto de la ludo dankas al la ludantoj, pro tio ke ili ludis la ludon.

Back to the top