目次へ

Plaĉi

guyjohnston,2008年3月26日の

メッセージ: 60

言語: Esperanto

mnlg (プロフィールを表示) 2008年3月26日 17:20:54

RiotNrrd:Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".)
"Mi plaĉas" (mi estas plaĉa) en la angla tradukiĝas al "I am pleasant".

"La filmo plaĉas", angle fariĝas "The movie is pleasant" (aŭ "enjoyable", ktp).

Angla frazo "I please (you)", en la signifo de "I am pleasing (you)" (I am giving pleasure (to you)), fariĝas en esperanto "Mi plezurigas (vin)". En la itala, "plezurigi" estas "dilettare".

Miland (プロフィールを表示) 2008年3月26日 18:49:12

PIV 2005 ja havas apud la vorto plaĉi, '(ntr)'. Sed la difinoj klare implicas objekton, kaj ĉiuj la sekvantaj ekzemploj havas objektojn, senescepte. Ĉiu ĉi tio montras ke la verbo, almenaŭ en ĝia kutima uzado, estas transitiva.
Tial, mi konkludas, ne tro facile, ke estas eraro en PIV 2005 pri ĉi tiu temo, supozante ke ne temas pri tipograferaro. Mi konsentas al CEED. Mi trastrekis la 'n' per krajono en mia ekzemplero de PIV 2005!

Jasminka (プロフィールを表示) 2008年3月26日 19:55:52

Pri plaĉi kaj ŝati en PMEG.

Se en PIV estas multaj stultaĵoj, ni povas fidi je Bertilo. rideto.gif

Filu (プロフィールを表示) 2008年3月26日 20:40:10

Jasminka:Pri plaĉi kaj ŝati en PMEG.

Se en PIV estas multaj stultaĵoj, ni povas fidi je Bertilo. rideto.gif
...por ilin spuri, trovi, dokumenti, komenti, ktp. lango.gif
Vidu per vi mem!

Miland (プロフィールを表示) 2008年3月26日 21:39:32

Dankon por la paĝcito, en kiu mi vidis - ke plaĉi estas akompanata de al-komplimento, t.e. al plus la objekto de la verbo! Tial plaĉi ja estas transitiva. Sed mi skribis al lerta E-isto pri ĉi tiu interesa demando, kaj eble havos respondon en iom da tagoj se li ne estas tro okupita.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年3月27日 0:45:52

Mi konsultis la "Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento" (Grosjean-Maupin, Waringhien, 1988), kaj ĝi diras ke "plaĉi" estas netransitiva.

Hmmm... se la PIV kaj tiu vortaro (kaj ankaŭ mnlg kaj Jasminka, kiujn mi kredas scias kion ili pridiras) diras tiel, mi koncedas ke la CEED (kaj mi) estas malprava.

Filu (プロフィールを表示) 2008年3月27日 1:34:39

Ankaŭ La tuta Esperanto mencias la netransitivecon de plaĉi.

- Trodaŭrigema Filu

P.S. Ĉu "ŝajnas al mi" mallongigeblas en "ŝajnas min"?

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年3月27日 1:56:55

Mi lernas novion, ĉiutage!

Miland (プロフィールを表示) 2008年3月27日 12:02:00

Atendante respondojn de amikoj al kiuj mi skribis pri ĉi tiu demando, pripensante ĝin dumtempe, venis en mia kapo alia kialo por konsideri plaĉi kiel transitiva. Kiam ni volas igi transitivan verbon netransitiva, ni metas en ĝi.
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!

sergejm (プロフィールを表示) 2008年3月27日 12:22:42

Miland:
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!
Se ni aldonas -iĝi al transitiva verbo, ni faras objekton subjekto:
iu(aŭ neniu) malfermis pordon - pordo malfermiĝis
mia patrino naskis min - mi naskiĝis

Se ni aldonas -iĝi al netransitiva verbo, ni dekomence faras ĝin transitiva, aldonante -igi, kaj post aldono de -iĝi forigas -ig-.

Do via ekzemplo pruvas netransitivecon de plaĉi:
iu plaĉigis ĝin al ni - ĝi plaĉiĝis al ni

先頭にもどる