Plaĉi
de guyjohnston, 26 martie 2008
Contribuții/Mesaje: 60
Limbă: Esperanto
mnlg (Arată profil) 26 martie 2008, 17:20:54
RiotNrrd:Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".)"Mi plaĉas" (mi estas plaĉa) en la angla tradukiĝas al "I am pleasant".
"La filmo plaĉas", angle fariĝas "The movie is pleasant" (aŭ "enjoyable", ktp).
Angla frazo "I please (you)", en la signifo de "I am pleasing (you)" (I am giving pleasure (to you)), fariĝas en esperanto "Mi plezurigas (vin)". En la itala, "plezurigi" estas "dilettare".
Miland (Arată profil) 26 martie 2008, 18:49:12
Tial, mi konkludas, ne tro facile, ke estas eraro en PIV 2005 pri ĉi tiu temo, supozante ke ne temas pri tipograferaro. Mi konsentas al CEED. Mi trastrekis la 'n' per krajono en mia ekzemplero de PIV 2005!
Jasminka (Arată profil) 26 martie 2008, 19:55:52
Filu (Arată profil) 26 martie 2008, 20:40:10
Jasminka:Pri plaĉi kaj ŝati en PMEG....por ilin spuri, trovi, dokumenti, komenti, ktp.
Se en PIV estas multaj stultaĵoj, ni povas fidi je Bertilo.
Vidu per vi mem!
Miland (Arată profil) 26 martie 2008, 21:39:32
RiotNrrd (Arată profil) 27 martie 2008, 00:45:52
Hmmm... se la PIV kaj tiu vortaro (kaj ankaŭ mnlg kaj Jasminka, kiujn mi kredas scias kion ili pridiras) diras tiel, mi koncedas ke la CEED (kaj mi) estas malprava.
Filu (Arată profil) 27 martie 2008, 01:34:39
- Trodaŭrigema Filu
P.S. Ĉu "ŝajnas al mi" mallongigeblas en "ŝajnas min"?
RiotNrrd (Arată profil) 27 martie 2008, 01:56:55
Miland (Arată profil) 27 martie 2008, 12:02:00
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!
sergejm (Arată profil) 27 martie 2008, 12:22:42
Miland:Se ni aldonas -iĝi al transitiva verbo, ni faras objekton subjekto:
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!
iu(aŭ neniu) malfermis pordon - pordo malfermiĝis
mia patrino naskis min - mi naskiĝis
Se ni aldonas -iĝi al netransitiva verbo, ni dekomence faras ĝin transitiva, aldonante -igi, kaj post aldono de -iĝi forigas -ig-.
Do via ekzemplo pruvas netransitivecon de plaĉi:
iu plaĉigis ĝin al ni - ĝi plaĉiĝis al ni