Към съдържанието

Amuza enigmo por senigi vin de dormo

от Miland, 15 юни 2008

Съобщения: 16

Език: Esperanto

Miland (Покажи профила) 16 юни 2008, 16:04:20

Se vi devas iri super la enigmestro, mi sugestas ke vi donu bluan stelon por la plej inĝeniaj sugestoj. Mi donas du verdajn stelojn nur por solvantoj de aŭ du apartaj enigmoj, aŭ tre malfacila enigmo.

NORDULINO (Покажи профила) 16 юни 2008, 16:29:49

Koran dankon, Filu, pro la honorego!
Sed sentas plej bone redoni la stelojn, por mildigi la enigmomajstro. (Se laŭ vi tamen mi meritas stelo(j)n,mi preferos ruĝa(j)n).
Amike, la olda.

Filu (Покажи профила) 16 юни 2008, 17:58:52

Jen do ruĝaj steloj por vi, lerta kaj estimata simillatitudanino:

* *

Miland (Покажи профила) 16 юни 2008, 18:13:18

Bonkora gesto de amikeco, kvankam nevalida! Tamen, mi ĵus enkondukis ruĝan stelon por jam nesolvitaj problemoj .. la venonta.

Filu (Покажи профила) 16 юни 2008, 19:09:22

La tempostampo pruvas, ke la ruĝaj steloj unue aperis ne en via nova fadeno sed ja ĉi tie.

Nepre validaj ili estas lango.gif

Miland (Покажи профила) 16 юни 2008, 20:01:53

Filu:La tempostampo pruvas, ke la ruĝaj steloj unue aperis ne en via nova fadeno sed ja ĉi tie.

Nepre validaj ili estas lango.gif
Nu, ili taŭgas kiel konzolpremio. Pli grave feliĉigi Nordulino-n ol disputi pri bagateloj.

Iru en paco.

Обратно нагоре