ورود به محتوا

Lernu Esperanto

از Droody, 9 ژوئیهٔ 2019

پست‌ها: 14

زبان: Esperanto

Droody (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2019،‏ 19:48:28

Mi lernado Esperanto. Mia Esperanto estas baza! Mi deziri konversacioj por helpo mia Esoeranto!

(Baza Esperanto, mi petas.)

Zam_franca (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2019،‏ 17:15:40

Unue, se vi volas traduki (=translate, traduire, traducir, ktp) EL esperanton vi povas uzi Google Traduko. Sed se vi volas skribi en esperanton, bonvolu ne uzi Google. Uzu la vortaro de lernu.net.

"Mi lernas esperanton", ne "mi lernado esperanto". Kial ? Vi volis diri la verbon "lerni" al prezenco, do vi devas aldoni "-as" kaj nuligi la infinitivon "-i".
Do "mi lern-as esperanto-n".
Ni aldonas "n" ĉar estas la akuzativo. Kompreni akuzativo-n estas malfacila sed vi povas iri en "gramatiko", ankaŭ en lernu.net.

Mia klarigo estas ankaŭ bona por "mi dezir-i". Vi devas diri "mi dezir-as".

Mi esperas ke mi helpis vin.

Ĝis

Zam_franca (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2019،‏ 17:26:03

(mi tradukis mian mesaĝon en la angla lingvo per Google Traduko, vere vi ne devus uzi Google, êc se vi volas traduki el esperanton ! mi erarigis kiam mi proponis vin de traduki kun Google )

StefKo (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2019،‏ 20:13:32

Zam_franca:(mi tradukis mian mesaĝon en la angla lingvo kun Google Traduko, vere vi ne devus uzi Google, êc se vi volas traduki el esperanton ! mi erarigis kiam mi proponis vin de traduki kun Google )
Kial "traduki kun..." kaj ne "traduki per..."?

Zam_franca (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 11:22:16

jes vi pravas mi erarigis

Droody (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 13:47:56

Zam_franca:Unue, se vi volas traduki (=translate, traduire, traducir, ktp) EL esperanton vi povas uzi Google Traduko. Sed se vi volas skribi en esperanton, bonvolu ne uzi Google. Uzu la vortaro de lernu.net.

"Mi lernas esperanton", ne "mi lernado esperanto". Kial ? Vi volis diri la verbon "lerni" al prezenco, do vi devas aldoni "-as" kaj nuligi la infinitivon "-i".
Do "mi lern-as esperanto-n".
Ni aldonas "n" ĉar estas la akuzativo. Kompreni akuzativo-n estas malfacila sed vi povas iri en "gramatiko", ankaŭ en lernu.net.

Mia klarigo estas ankaŭ bona por "mi dezir-i". Vi devas diri "mi dezir-as".

Mi esperas ke mi helpis vin.

Ĝis
Mi uzi lernu vortaro, Google Trakudo estas sola por legaĵo.
Dankon por via respondo!

MiMalamasLaAnglan (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 15:01:05

Droody:
Mi uzi lernu vortaro, Google Trakudo estas sola por legaĵo.
Dankon por via respondo!
Pravigita:
Mi uzas la Lernu-vortaron, Google-Tradukilo estas nur por legado. Dankon pro via respondo!
Vi devas lerni la akuzativon kaj la verb-sistemon.
https://lernu.net/gramatiko/verboj
https://lernu.net/gramatiko/akuzativo

Oni povas ŝanĝi la lingvon de tiuj artikoloj, ekzemple https://lernu.net/gramatiko/verboj por legi angle.

Zam_franca (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 18:04:03

Ni vere diras "pro", ne por ? Mi pensis ke "pro" signifis la francan "à cause de" kaj la anglan "because of", ktp

MiMalamasLaAnglan (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 18:59:53

Zam_franca:Ni vere diras "pro", ne por ? Mi pensis ke "pro" signifis la francan "à cause de" kaj la anglan "because of", ktp
Jes, vi pravas. "Pro" france signifas "à cause de" kaj angle "because of". Do, oni diras "dankon pro io".

Zam_franca (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2019،‏ 19:34:03

Bone. Ne estas sama kiel la franca lingvo aŭ la angla lingvo. En tiujn lingvojn, ni diras "merci pour ça" kaj "thanks for that". Do ne ekzistas la sama frazo en esperanto, okej

dankon pro io = "thanks because of that" ? aŭ dankon pro io = thanks for that ? Do tie se oni volas traduki angle "for", ni devas uzi "pro", ne "por" ?

بازگشت به بالا