Al contingut

Submarŝipo au submarino?

de Andreo Jankovskij, 10 d’agost de 2008

Missatges: 10

Llengua: Esperanto

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 10 d’agost de 2008 23.06.17

Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?

eb.eric (Mostra el perfil) 10 d’agost de 2008 23.38.54

Andreo Jankovskij:Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?
submarŝipo! ridulo.gif Mi trovis ĉi tiun vorton multe pli ofte en la reto (ekz. vikipedio) kaj ĝi estas en ReVo kaj la vortaro de lernu. Ankaŭ la alia vorto, submarino, povas esti malkonstruata kiel "sub-mar-in-o", kiu estas sensenca.

Paulinho (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 0.12.37

Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".

Simieto (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 2.49.52

Paulinho:Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".
submarboato = U-Boot (ne ŝipo)

AlfRoland (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 5.33.09

Sub-mar-in-o eble estus sinonimo al mar-nimfo, do mitologia estaĵo kun ina supraĵo kaj fiŝa subaĵo okulumo.gif

Rudolf F. (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 7.45.57

submarŝipo (vidu Plenan Ilustritan Vortaron)

boato: "ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj" (same PIV)

Do, la Germana vorto "Boot" ne taŭgas en Esperanto.

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 9.56.49

Jen estas la bildo.

Kio ĝi estas?

horsto (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 15.22.24

Submarŝipo, sed ne la flava de la Beatles.

Hispanio (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2008 15.34.57

Submarŝipo, ĉar en mia vortaro ĝi aperas tiel.

Kaj mia vortaro estas tre fidebla.

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 12 d’agost de 2008 9.58.15

sal.gif

Dankon!

Tornar a dalt