ไปยังสารบัญ

Submarŝipo au submarino?

จาก Andreo Jankovskij, 10 สิงหาคม 2008

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 10 สิงหาคม 2008, 23:06:17

Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?

eb.eric (แสดงโปรไฟล์) 10 สิงหาคม 2008, 23:38:54

Andreo Jankovskij:Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?
submarŝipo! ridulo.gif Mi trovis ĉi tiun vorton multe pli ofte en la reto (ekz. vikipedio) kaj ĝi estas en ReVo kaj la vortaro de lernu. Ankaŭ la alia vorto, submarino, povas esti malkonstruata kiel "sub-mar-in-o", kiu estas sensenca.

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 00:12:37

Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".

Simieto (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 02:49:52

Paulinho:Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".
submarboato = U-Boot (ne ŝipo)

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 05:33:09

Sub-mar-in-o eble estus sinonimo al mar-nimfo, do mitologia estaĵo kun ina supraĵo kaj fiŝa subaĵo okulumo.gif

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 09:56:49

Jen estas la bildo.

Kio ĝi estas?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 15:22:24

Submarŝipo, sed ne la flava de la Beatles.

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 11 สิงหาคม 2008, 15:34:57

Submarŝipo, ĉar en mia vortaro ĝi aperas tiel.

Kaj mia vortaro estas tre fidebla.

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 12 สิงหาคม 2008, 09:58:15

sal.gif

Dankon!

กลับไปด้านบน