Til innholdet

Kiel oni diras "Ho, ĉu vere?" in viaj lingvoj?

fra werechick,2008 9 18

Meldinger: 71

Språk: Esperanto

werechick (Å vise profilen) 2008 9 18 20:15:52

Mi volas scii kiel diri "Ho, ĉu vere" multlingve. Mi opinias ke ĝi estas bona io scii.

Achnaton (Å vise profilen) 2008 9 18 20:33:35

werechick:Mi volas scii kiel diri "Ho, ĉu vere" multlingve. Mi opinias ke ĝi estas bona io scii.
Tio pole estos: "O, naprawdę?"

toiletdude (Å vise profilen) 2008 9 18 20:48:50

ho, kaj ankaŭ bonvolu skribi la prononcon!

Angle: "Oh, Really?" (O, Ri-li?)
Germane: "Ach, wirklich?" (Aĥ, virk-leĥ)

(Al germanuloj: Bonvolu korekti min se la frazo aŭ prononcon ne estas ĝusta.)

Sebasities (Å vise profilen) 2008 9 19 00:42:23

werechick:Mi volas scii kiel diri "Ho, ĉu vere" multlingve. Mi opinias ke ĝi estas bona io scii.
France (skribate) : "Oh ! Est-ce vrai ?" (Pr : "o ! esvre ?")
France (parolate) : "Oh ! C'est vrai ?" (Pr : "o ! sevre ?")

Kynlem (Å vise profilen) 2008 9 19 10:10:50

Ukraine: "О! Cправді?"

Prononcata kiel: "O! Spravdi?"

mnlg (Å vise profilen) 2008 9 19 10:52:07

Itale: (ma) davvero?

Prononco estas kiel e-e.

Hispanio (Å vise profilen) 2008 9 19 11:04:48

Hispane: ¡Oh! ¿De verdad?

La prononco estas kiel en Esperanto (sed "verdad" havas la akcenton sur la "a").

Matthieu (Å vise profilen) 2008 9 19 17:41:58

Sebasities:France (skribate) : "Oh ! Est-ce vrai ?" (Pr : "o ! esvre ?")
France (parolate) : "Oh ! C'est vrai ?" (Pr : "o ! sevre ?")
Mi volis proponi: “Ah bon ?

Espi (Å vise profilen) 2008 9 19 18:54:39

Terurĉjo:en la rusa la vorto vero ne ekzistas
Ĉu "vero" ne signifas "правда" en la rusa?

ColinLaStranga (Å vise profilen) 2008 9 20 03:07:04

En la japana: あぁ、本当?
Skribita: Aa, hontou?
Dirita: Aa, honto?
La "tou" estas pli longa ol la "hon."
Estas aliaj manieroj por diri ĉi tion, ankaŭ, kiel
あぁ、本当に?Aa, hontou ni?
あぁ、本当ですか。Aa, hontou des' ka?
あぁ、そうなんですか。 Aa, sou nan des' ka?
Aŭ simple
あぁ そう。 Aa, sou.

Tibake til toppen