글: 2
언어: Esperanto
akueck (프로필 보기) 2023년 5월 30일 오후 12:39:09
Kiujn spertojn vi havas pri tio, lerni au praktiki Esperanton per konversaciado kun lingvomodelo ChatGPT?
Unu eblo por tia konversaciado - nur tajpa - estas My AI (Mia AI) che Snapchat.
Vi trovas ekzemplojn, alklakante en mia Snapchat-ejo tiujn rakontojn ("Stories"), kies titoloj komencighas per "Learn Esperanto ...", "Apprendre l'espéranto ...", "Esperanto lernen ...", "Imparare l'esperanto ..." kaj "Aprenda Esperanto ...".
Interesataj Snapchat-anoj povas aldoni min (imnej7), kiel amikon, en Snapchat kaj ankau tie babili kun mi.
Jen artikolo "Per Snapchat informi pri Esperanto".
Amike
Andreas

Metsis (프로필 보기) 2023년 6월 1일 오후 12:16:28
Mi jam kelkajn fojojn uzis la senpagan version de la "babililo" ChatGPT 😊 por helpi skribi festparolon kaj artikolojn por revuoj. Jen kelkaj miaj observoj.
- La materialo en ChatGPT estas pli malnova ol du jaroj, do ĝi ne povas respondi pri aktualaĵoj.
- ChatGPT funkcias laŭ GIGO-principo ("garbage in, garbage out"), alivorte se via demando enhavas eraron, la respondo povas esti io ajn.
- ChatGPT ne facile valorigas aferojn, t.e. se vi demandas, ĉu A aŭ B estas pli bona, ĝi rifuzas preferi unu aŭ la alian. Ĝi ankaŭ ne korektas vin, se vi faras lingvajn erarojn.
- ChatGPT kelkfoje uzas pli "formalan" lingvon, ol mi preferas, ekz. "La domo estas vendita" anstataŭ "Oni vendis la domon". Kompreneble tio dependas de ies gusto, sed mi preferas simplajn esprimojn.