Kwa maudhui

Kiom taugas la lingvomodelo ChatGPT, por lerni Esperanton?

ya akueck, 30 Mei 2023

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

akueck (Wasifu wa mtumiaji) 30 Mei 2023 12:39:09 alasiri

Kiujn spertojn vi havas pri tio, lerni au praktiki Esperanton per konversaciado kun lingvomodelo ChatGPT?
Unu eblo por tia konversaciado - nur tajpa - estas My AI (Mia AI) che Snapchat.

Vi trovas ekzemplojn, alklakante en mia Snapchat-ejo tiujn rakontojn ("Stories"), kies titoloj komencighas per "Learn Esperanto ...", "Apprendre l'espéranto ...", "Esperanto lernen ...", "Imparare l'esperanto ..." kaj "Aprenda Esperanto ...".

Interesataj Snapchat-anoj povas aldoni min (imnej7), kiel amikon, en Snapchat kaj ankau tie babili kun mi.

Jen artikolo "Per Snapchat informi pri Esperanto".

Amike

Andreas

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 1 Juni 2023 12:16:28 alasiri

Mi jam kelkajn fojojn uzis la senpagan version de la "babililo" ChatGPT 😊 por helpi skribi festparolon kaj artikolojn por revuoj. Jen kelkaj miaj observoj.
 
  • La materialo en ChatGPT estas pli malnova ol du jaroj, do ĝi ne povas respondi pri aktualaĵoj.
  • ChatGPT funkcias laŭ GIGO-principo ("garbage in, garbage out"), alivorte se via demando enhavas eraron, la respondo povas esti io ajn.
  • ChatGPT ne facile valorigas aferojn, t.e. se vi demandas, ĉu A aŭ B estas pli bona, ĝi rifuzas preferi unu aŭ la alian. Ĝi ankaŭ ne korektas vin, se vi faras lingvajn erarojn.
  • ChatGPT kelkfoje uzas pli "formalan" lingvon, ol mi preferas, ekz. "La domo estas vendita" anstataŭ "Oni vendis la domon". Kompreneble tio dependas de ies gusto, sed mi preferas simplajn esprimojn.

Kurudi juu