目次へ

Cxu ekzistas la vorton o ?

miestasgorilo,2023年7月20日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

miestasgorilo (プロフィールを表示) 2023年7月20日 20:17:34

Saluton!
Mi pensis unufoje ke la vorto o (sole!) povus havi la saman sencon ol ajxo... Sed cxu iu, kiu ne estas komencanto kiel mi , povus diri al mi se tiu novan vorto estus tute malgxusta aux se tiu vorta estas aux estis uzata... Mi ne scias.
Dankon kaj bonan vesperon.
Miestasgorilo

Metsis (プロフィールを表示) 2023年7月21日 7:25:10

Ĉu ekzistas la vorto o? Ne, ĉar Esperanto malhavas vortojn kun nur unu litero.

Mi ne certas, kial estas tiel, sed mi suspektas, ke temas pri akcento, kiu estis grava afero por Zamenhof. La unu silabaj vortoj ("al, ĉi, de, el, kaj, ja, ne" ktp.) ĉiam estas senakcentaj. Nur vortoj kun pli ol unu silabo obeas la regulon pri akcento. Ni havas unu literajn silabojn komence aŭ ene de multsilabaj vortoj (ĉiam de vokalo), sed mi ne povas memori tian, kiu havus akcenton (mi povas erari). Do sekakcentaj unu literaj vortoj estus apenaŭ aŭdeblaj pro sia manko de akcento.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年7月21日 9:32:25

Estas nomoj de vokaloj aŭ de muzikaj tonoj.

Hufofero en formo de U

Ankaŭ estas la artikolo l'

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月29日 9:29:54

メッセージは隠されています

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年8月29日 16:24:34

Li estas feliĉulo.

Kiel tago, estas iu feliĉa!

Ni parolu kaj skribu en Esperanto, la plej bela lingvo!

StefKo (プロフィールを表示) 2023年11月6日 8:30:37

O - io kio estas (aĵo, besto, homo, persono, esto, ekzisto, ento, objekto, fenomeno, litero, formo, vorto, ktp.)

O estas vorto tro ĝenerala por uzi ĝin escepte de gramatiko.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月6日 9:47:27

StefKo:O - io kio estas (aĵo, besto, homo, persono, esto, ekzisto, ento, objekto, fenomeno, litero, formo, vorto, ktp.)

O estas vorto tro ĝenerala por uzi ĝin escepte de gramatiko.
Cxu? Gi sxajnas O cxe "tiu o = tio"

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月7日 12:11:18

Sed mi preferas O cxe "a blue one = blua o".
Kaj "a one = o"

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月10日 10:47:00

Post O venas kolegoj oj ojn on.

Cxu ili funkcias?

先頭にもどる