前往目錄

Verbigo de iuj vortoj

貼文者: StefKo, 2023年11月6日

訊息: 2

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2023年11月6日上午8:18:22

Dialogo:

(…)
– He, homo, kien vi iras? – kriis Ben.
– Ne heu al mi kaj ne homou min, mi havas nomon! – respondis kolera Johano.
(...)


Tio estas akceptebla kaj komprenebla?

El PEMG:
Vortigo de citaĵoj
„Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:
“Vivu!” → (…) → vivui = krii “vivu!”

amigueo (顯示個人資料) 2023年11月6日上午9:52:41

Pri HE estas kolizio inter (1) HEI vortigo de citajxo kaj (2) HE ekkrio imperativa.

Laux la unua, Hei = krii HE al iu.
Laux la dua. Hei = rimarki, atenti.

La distanco intera ne longas:
Rimarki (hei2) vs Rimarkigi (hei1).

回到上端