Al la enhavo

Enigmo: kiel trinki?

de Miland, 2008-decembro-13

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-13 19:44:31

Botelo de vino estas duonplena kaj korkita. Kiel vi povos trinki la vinon sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-13 21:17:08

Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-13 21:40:33

Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-13 21:47:37

Rogir:Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.
Bona ideo, sed kiel trinki la vinon, kiu restas en la (korkita) botelo?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-13 21:49:09

horsto:Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.
Do, kiel la kelnero verŝos la vinon,
sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-decembro-13 23:44:44

Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-decembro-13 23:55:49

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
--- kaj enmeti suĉtubon ---

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-decembro-14 01:18:27

La aldono de suĉtubo superfluas pro la eblo simple klini la botelon tiel ke la vino verŝiĝu. Vi nepre ne forŝtelos la stelon kiun meritas mi! lango.gif

Benjameno

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-decembro-14 01:18:42

Pardonu- mia komento aperis dufoje! Redaktite!

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-14 01:35:46

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
Se vi uzas borilon, kiam vi retiras ĝin, ĉu vi ne eligos fragmentojn de la korko?

Krome, estas pli simpla solvo.

Reen al la supro