ไปยังสารบัญ

Enigmo: kiel trinki?

จาก Miland, 13 ธันวาคม 2008

ข้อความ 19

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 19:44:31

Botelo de vino estas duonplena kaj korkita. Kiel vi povos trinki la vinon sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 21:17:08

Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 21:40:33

Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 21:47:37

Rogir:Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.
Bona ideo, sed kiel trinki la vinon, kiu restas en la (korkita) botelo?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 21:49:09

horsto:Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.
Do, kiel la kelnero verŝos la vinon,
sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

NORDULINO (แสดงโปรไฟล์) 13 ธันวาคม 2008, 23:55:49

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
--- kaj enmeti suĉtubon ---

Miland (แสดงโปรไฟล์) 14 ธันวาคม 2008, 01:35:46

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
Se vi uzas borilon, kiam vi retiras ĝin, ĉu vi ne eligos fragmentojn de la korko?

Krome, estas pli simpla solvo.

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 14 ธันวาคม 2008, 01:45:16

Nur enprofondigi la korkon : mi foje faris tion kiam la korko rompiĝis elirante.

nshepperd (แสดงโปรไฟล์) 14 ธันวาคม 2008, 10:14:43

Puŝu la korko en la botelon, en la vinon, do la korko eksbaras la botelon.

Aû, ĝisatendu por la botelo misformi, sufiĉe ke mi povus trinki la vinon. (ĉi tio sukcesos ĉar la vitro estas fluaĵon, tamen mi bezonus ĝisatendi dum... jarcentoj okulumo.gif)

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 14 ธันวาคม 2008, 10:17:25

Mi prenas spadon aŭ tranĉilon kaj tranĉas la kolumon de la botelo.

Mi jam faris tion plurafoje !! okulumo.gif okulumo.gif

Dankon por la verda stelo !

กลับไปด้านบน