去目錄頁

Enigmo: kiel trinki?

Miland, 2008年12月13日

讯息: 24

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年12月13日下午7:44:31

Botelo de vino estas duonplena kaj korkita. Kiel vi povos trinki la vinon sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (显示个人资料) 2008年12月13日下午9:17:08

Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.

horsto (显示个人资料) 2008年12月13日下午9:40:33

Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.

Miland (显示个人资料) 2008年12月13日下午9:47:37

Rogir:Trinku la vinon kio ne plu estas en la botelo.
Bona ideo, sed kiel trinki la vinon, kiu restas en la (korkita) botelo?

Miland (显示个人资料) 2008年12月13日下午9:49:09

horsto:Mi petus la kelneron verŝi la vinon en glason.
Do, kiel la kelnero verŝos la vinon,
sen aŭ elpreni la korkon aŭ frakasi la botelon?

Novico Dektri (显示个人资料) 2008年12月13日下午11:44:44

Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?

NORDULINO (显示个人资料) 2008年12月13日下午11:55:49

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
--- kaj enmeti suĉtubon ---

Novico Dektri (显示个人资料) 2008年12月14日上午1:18:27

La aldono de suĉtubo superfluas pro la eblo simple klini la botelon tiel ke la vino verŝiĝu. Vi nepre ne forŝtelos la stelon kiun meritas mi! lango.gif

Benjameno

Novico Dektri (显示个人资料) 2008年12月14日上午1:18:42

Pardonu- mia komento aperis dufoje! Redaktite!

Miland (显示个人资料) 2008年12月14日上午1:35:46

Novico Dektri:Ĉu eblas trabori la korkon dum ĝi ankoraŭ la botelon ŝtopas?
Se vi uzas borilon, kiam vi retiras ĝin, ĉu vi ne eligos fragmentojn de la korko?

Krome, estas pli simpla solvo.

回到上端