Al la enhavo

Kiuj estas viaj plej ŝatataj Esperantaj kanaloj en Jutubo? (aŭ aliaj platformoj)

de lonek, 2025-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

lonek (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-03 01:13:11

Saluton al ĉiuj!
En la retejo "tubaro.aperu.net" ni povas serĉi diversajn kanalojn en Esperanto.
Mi ankoraŭ ne parolas tre flue, sed post nur du monatoj mi povas kompreni ĉion en la kanalo "Keep it simple Esperanto".en Jutubo.
Do, mi volus scii: Kiuj estas viaj plej ŝatataj kanaloj?

EduardusPona (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-11 01:57:37

Kutime mi ĝuas aŭkulti la podkaston de Pola Retradio. Tamen mi plivere aŭskultus mian patrinon rakontante ian rakonteton al mi ol aŭskultus ĉagrenajn kaj tedigajn novaĵojn. Verdire, mi ne interesiĝas pri mondnovaĵoj!

Metsis (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-11 10:53:55

Kern.punkto rakontas pri malfacilaj temoj en la mondo per sufiĉe simpla lingvo.

lonek (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-17 01:51:19

EduardusPona:Kutime mi ĝuas aŭkulti la podkaston de Pola Retradio. Tamen mi plivere aŭskultus mian patrinon rakontante ian rakonteton al mi ol aŭskultus ĉagrenajn kaj tedigajn novaĵojn. Verdire, mi ne interesiĝas pri mondnovaĵoj!
Nun, Retradio, Radio Verda kaj la artikoloj de UEA.facila estas miaj ĉefaj fontoj de enhavo en la lingvo.

lonek (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-17 15:16:21

Metsis:Kern.punkto rakontas pri malfacilaj temoj en la mondo per sufiĉe simpla lingvo.
Mi ne sciis pri tiu Podkasto kaj iros sekvi ĝin.

Metsis (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-18 08:16:42

lonek:Nun, Retradio…
Ĉu vi celas per "Retradio" Esperantan retradion?

lonek (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-19 01:22:26

Metsis:
lonek:Ĉu vi celas per "Retradio" Esperantan retradion?
Precize!

Metsis (Montri la profilon) 2025-aŭgusto-19 10:30:56

Jes, la Esperanta retradio ja havas rakonterojn pri interesaj temoj.

Reen al la supro