目次へ

Kiuj estas viaj plej ŝatataj Esperantaj kanaloj en Jutubo? (aŭ aliaj platformoj)

lonek,2025年8月3日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

lonek (プロフィールを表示) 2025年8月3日 1:13:11

Saluton al ĉiuj!
En la retejo "tubaro.aperu.net" ni povas serĉi diversajn kanalojn en Esperanto.
Mi ankoraŭ ne parolas tre flue, sed post nur du monatoj mi povas kompreni ĉion en la kanalo "Keep it simple Esperanto".en Jutubo.
Do, mi volus scii: Kiuj estas viaj plej ŝatataj kanaloj?

EduardusPona (プロフィールを表示) 2025年8月11日 1:57:37

Kutime mi ĝuas aŭkulti la podkaston de Pola Retradio. Tamen mi plivere aŭskultus mian patrinon rakontante ian rakonteton al mi ol aŭskultus ĉagrenajn kaj tedigajn novaĵojn. Verdire, mi ne interesiĝas pri mondnovaĵoj!

Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月11日 10:53:55

Kern.punkto rakontas pri malfacilaj temoj en la mondo per sufiĉe simpla lingvo.

lonek (プロフィールを表示) 2025年8月17日 1:51:19

EduardusPona:Kutime mi ĝuas aŭkulti la podkaston de Pola Retradio. Tamen mi plivere aŭskultus mian patrinon rakontante ian rakonteton al mi ol aŭskultus ĉagrenajn kaj tedigajn novaĵojn. Verdire, mi ne interesiĝas pri mondnovaĵoj!
Nun, Retradio, Radio Verda kaj la artikoloj de UEA.facila estas miaj ĉefaj fontoj de enhavo en la lingvo.

lonek (プロフィールを表示) 2025年8月17日 15:16:21

Metsis:Kern.punkto rakontas pri malfacilaj temoj en la mondo per sufiĉe simpla lingvo.
Mi ne sciis pri tiu Podkasto kaj iros sekvi ĝin.

Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月18日 8:16:42

lonek:Nun, Retradio…
Ĉu vi celas per "Retradio" Esperantan retradion?

lonek (プロフィールを表示) 2025年8月19日 1:22:26

Metsis:
lonek:Ĉu vi celas per "Retradio" Esperantan retradion?
Precize!

Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月19日 10:30:56

Jes, la Esperanta retradio ja havas rakonterojn pri interesaj temoj.

先頭にもどる