前往目錄

foje lernu.net estas tre malrapida nuntempe

貼文者: Vilius, 2009年3月30日

訊息: 6

語言: Esperanto

Vilius (顯示個人資料) 2009年3月30日下午10:27:16

Ĉu tio okazas pro teknikaj kialoj en servilo?
(mia interretkonekto funkcias senprobleme)

horsto (顯示個人資料) 2009年3月31日下午6:54:01

Ankaŭ mi kelkfoje (aŭ multfoje?) havas la saman problemon, estas plej verŝajne problemo de la servilo.

Jev (顯示個人資料) 2009年4月1日上午11:51:25

Tio okazas pro diversaj kialoj, ekz. la paĝaron ofte atakas spamistoj aŭ homoj kiuj provas elsuĉi la tutan lernu! rideto.gif

horsto (顯示個人資料) 2009年4月1日下午7:28:58

Interese, kial iuj volas elŝuti la tutan Lernu? Ĉu ili timas ke la paĝaro malaperos?
Ĉu ne eblas bari aŭ pli malrapidigi la konekton por tiaj uzadoj?

Jev (顯示個人資料) 2009年4月1日下午11:42:15

horsto:Interese, kial iuj volas elŝuti la tutan Lernu? Ĉu ili timas ke la paĝaro malaperos?
Ĉu ne eblas bari aŭ pli malrapidigi la konekton por tiaj uzadoj?
Mi ne scias, kial oni faras tion. Plejverŝajne temas pri iuj robotoj, kiuj ŝtelas enhavon kaj simile... Bari ilin eblas, sed ili ĉiam trovas novan vojon kaj krome ĉiam aperas risko, ke kune kun malbonaj robotoj estos baritaj ankaŭ bonaj, ekz. serĉrobotoj de Google, Yahoo ktp.

Krom tio lernu! iĝas pli kaj pli granda kaj nombro de uzantoj konstante kreskas, necesos baldaŭ tute refari la kernon de la paĝaro, tio plejverŝajne tre rapidigos la tuton.

horsto (顯示個人資料) 2009年4月2日下午7:10:15

Jev:
Krom tio lernu! iĝas pli kaj pli granda kaj nombro de uzantoj konstante kreskas, necesos baldaŭ tute refari la kernon de la paĝaro, tio plejverŝajne tre rapidigos la tuton.
Se vi bezonas monon por novigi la paĝaron tiam eble estus bona ideo lanĉi kampanjon en la paĝaro, kiel aliaj projektoj ankaŭ faras tion, ekzemple vikipedio:
Vi skribas kiom da mono vi bezonas kaj kiom jam estas donacita.
Mi pensas ke multaj uzantoj donacus iom da mono. Mi scias, ke oni ĉiam povas donaci, sed la plimulto verŝajne neniam pensas pri tio.

回到上端