Naar de inhoud

Unua tago de aprilo

door sigkalis, 31 maart 2009

Berichten: 13

Taal: Esperanto

sigkalis (Profiel tonen) 31 maart 2009 09:18:44

En Litovio ni celebras unuan tagon de aprilo, tagon de ŝercoj kaj mensogulon. En ĉi tago ĉiuj homoj ŝercas kaj mensogas. Televidoj montras specialajn eldonojn de homaro. Gazetoj kaj interretaj portaloj mensogas pri politiko kaj popularaj homoj.

Ĉu vi celebras ĉin tagon en via lando?

jan aleksan (Profiel tonen) 31 maart 2009 10:52:01

Tute ne, dum tiu tempo estas tute malpermesita fari serĉetojn. Vi eĉ povas havi monpunon, kiu altiĝas se la ŝerceto ne estas ridiga. Estas ankaŭ malpermesita glui paperan fiŝon sur la dorsoj de homoj, ĉar tio endangerigas la arbaron. Do, oni permesas nur alkroĉi veran fiŝon, prefereble ŝarkojn, ĉar oni ne tro ŝatas ĝin. Se vi ne havas fiŝon, vi povas meti polpon surkape.

En mia lando, homoj pensas ke la 1a de Aprilo estas tago de malŝanco, kiam oni devas fari la malon de aliaj tagoj. Do oni devas rompi spegulon, trapasi sub ŝtupetaro, ne kunporti kuniklan kruron, ĉevalan ŝuon aŭ kvarfolian trifolion.

Tamen, dum la cetero de la jaro (kiel la 31a de marto), ŝerceto estas nacia sporto.

ridulo.gif,

crescence (Profiel tonen) 31 maart 2009 10:55:13

En Francio, ankaŭ oni celebras tiun tagon.
Kio estas la origino de tio ?

Frankouche (Profiel tonen) 31 maart 2009 11:05:24

En Francio, ja ni celebras tiun tagon, eĉ se tiu tago ne "ekzistas". Ne estas la "unua" aprilo ekde la bedaŭra morto de Amori de Luzinjan, iu francano kiu iĝis reĝo de Jeruzalemo. Pri tiu tago, ni kutime diras "la malfinon" de aprilo, kaj ni ne ridas multe tiu ĉi tago.

Hispanio (Profiel tonen) 31 maart 2009 11:29:15

En mia lando oni celebras la dudek okan de decembro farante ŝercojn, ktp.

Sed ne la unuan de aprilo.

Azulreal (Profiel tonen) 31 maart 2009 12:03:27

Jes, en Hispanio oni nomas ĝin "la tago de naivuloj" (la 28an de decembro), hehe rido.gif

darkweasel (Profiel tonen) 31 maart 2009 13:15:31

crescence:En Francio, ankaŭ oni celebras tiun tagon.
Kio estas la origino de tio ?
Kelkfoje estas tre utile rigardi la Simpsons okulumo.gif
Laŭ unu epizodo de tiu televidsero, kelkaj religioj celebris la novan jaron je la unua de aprilo. Kiam la kristanoj ŝanĝis la kalendaron, ili mokridis pri ĉiu, kiu ankoraŭ celebris la novan jaron je la unua de aprilo anstataŭ je la unua de januaro.

En Aŭstrujo, oni ankaŭ celebras tiun tagon.

Rogir (Profiel tonen) 31 maart 2009 18:37:45

En Nederlando malmulto faras bonan ŝercon por 1 aprilo.

fizikisto (Profiel tonen) 31 maart 2009 19:38:10

Ankaŭ en Germanio oni faras ŝercojn la unuan de aprilo. Estas ekzakte kiel en Litovio.

Ironchef (Profiel tonen) 31 maart 2009 20:25:49

sigkalis:...Ĉu vi celebras ĉin tagon en via lando?
Jes ja! En Britio kaj en Usono (kie mi loĝas nun), ni celebras tion tagon tiel. La malsameco inter Britio kaj Usono estas jene: En mia hejmparto de Anglio, oni povas ludi ŝercaĵojn nur dum la mateno. Se oni faras ion ŝerceman postmeztage, tiu kaŭzus malŝancaĵojn. En Usono estas tute permesita, fari ludojn dum la tuta tago senzorge.

Feliĉan Aprilan Malsaĝulan Tagon!

Terug naar boven