Aller au contenu

ripeto

de crescence, 9 avril 2009

Messages : 13

Langue: Esperanto

crescence (Voir le profil) 9 avril 2009 18:03:56

Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?

Filo alvenas al sia patro

Hispanio (Voir le profil) 9 avril 2009 19:35:54

Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp?

Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).

horsto (Voir le profil) 9 avril 2009 20:24:39

Oficiale nek "alveni" nek "eliri" estas transitivaj. Oni ja povas ekzemple diri:
La trajno jam alvenis. (sen okjekto)

Li eliris kaj ...
Tial estas pli klare diri:
La trajno alvenis al la urbo.

Li eliris el la kafejo.

Sed estas ĝenerale eble anstataŭi la formon "prepozicio + substantivo" per "substantivo + n", se tio estas komprenebla kaj se la verbo ne jam havas akuzativan objekton. Do ankaŭ la formoj:
La trajno alvenis la urbon.
kaj
Li eliris la kafejon.
estas eblaj, sed malpli klaraj.

Rilate al "pripensi":
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
Li pripensis.

grifo (Voir le profil) 9 avril 2009 22:16:29

horsto:Rilate al "pripensi":
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
Li pripensis.
Mi pripensis. ≠ Ich dachte nach.?

jchthys (Voir le profil) 10 avril 2009 03:22:45

Hispanio:Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
Mi ankaŭ!
Horsto havas bonan rimarkon.

jchthys (Voir le profil) 10 avril 2009 03:22:46

Pro mi malbona konekto, mia mesaĝo duobliĝis. Mi bedaŭras.

horsto (Voir le profil) 10 avril 2009 10:42:07

grifo: Ich dachte nach.?
Mi tradukus tion jene:
Mi pensis.

tommjames (Voir le profil) 10 avril 2009 19:43:35

Noël LECOMTE: - alveni = transitiva verbo.

Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi. Tiam, oni povas diri :
-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".
alveni ne estas transitiva verbo. Se oni dirus "alveni iun" (evitinda laŭ mi) tio estus uzo de la akuzativa signo por montri la forlason de la prepozicio "al" en "alveni al iu".

Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp? Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
La diferenco inter la kunmetitaj vortoj alveni kaj pripensi estas en la transitiveco. alveni estas netransitiva, tial oni uzas prepozicion por montri la rilaton al la komplemento (la aĵo/homo, al kiu oni alvenas). Pripensi estas transitiva verbo, do oni ne devas superflue reuzi la prepozicion.

tommjames (Voir le profil) 10 avril 2009 21:08:12

Noël LECOMTE:
tommjames:

En la PIV (eldono 2005), estas skribita (paĝo 1219) koncerne la verbo ven/i:

al~i(tr)....al~i al domo, hejmen, ĉi tien (Z).....
Hejmen ne estas transitiva, la "n" montras la direkton de la alveno. Same kun ĉi tien.

Kaj rigardu, estas skribita "al domo" kaj ne "domon". Estas do strange ke ili signas la verbon "tr", ĉar ilia ekzemplo certe ne montras ĝin esti tiel. Cetere ReVo kaj CEED signas la verbon netransitiva.

Espi (Voir le profil) 10 avril 2009 23:09:19

Noël LECOMTE:En la PIV (eldono 2005), estas skribita (paĝo 1219) koncerne la verbo ven/i:

al~i(tr)....al~i al domo, hejmen, ĉi tien (Z).....
Saluton,

en la Reta Vortaro kaj ankaŭ en mia PIV (de 1987) mi trovis, ke alveni estas "ntr", do netransitiva.

Amike kaj bonan Paskon
Klaus-Peter

Retour au début