글: 20
언어: Esperanto
crescence (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 6:03:56
Filo alvenas al sia patro
Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 7:00:17
crescence:Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?Mi opinias ke tio okazas pro du kialoj :
Filo alvenas al sia patro
Unue ĉar "alveni" estas konsiderata memstaran radikon ne plu rilatan al "veni" :
France: arriver / venir
Angle: to arrive / to come
Hispane: llegar / venir
Due ĉar oni preferas uzi prepozicion ol akuzativon, ankaŭ laŭ sia genta lingvo :
Filo alvenas al sia patro
prefere al:
Filo alvenas sian patron
aŭ:
Filo venas al si patro (kiu estus pli bone)...
(LFN: Un fio veni a se padre)
Noël LECOMTE (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 7:31:15
crescence:Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?Laŭ la PIV (2005) :
Filo alvenas al sia patro
- veni = netransitiva verbo. Do la verbo "veni" ne akceptas "n-complementon aŭ (akuzativon)" post ĝi ;
- alveni = transitiva verbo. Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi.
Tiam, oni povas diri :
-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".
Hispanio (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 7:35:54
Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
Noël LECOMTE (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 8:10:58
Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp?Por mi, estas simile al la verbo "veni".
Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
- Pensi : netransitiva verbo. Do, oni devas ĉiam diri : pensi pri (io)..., aŭ : pensi al (iu)..., sed oni neniam povas diri : pensi *ion aŭ *iun",
- "Pri", antaŭ la verbo, transitivigas tiun ĉi, do :
-- ĉu : pripensi al (io) aŭ (iu)...
-- ĉu : pripensi "ion" aŭ (iun)...
Same, por "iri" (principe netransitiva verbo)
Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 8:11:56
horsto (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 8:24:39
La trajno jam alvenis. (sen okjekto)
aŭ
Li eliris kaj ...
Tial estas pli klare diri:
La trajno alvenis al la urbo.
aŭ
Li eliris el la kafejo.
Sed estas ĝenerale eble anstataŭi la formon "prepozicio + substantivo" per "substantivo + n", se tio estas komprenebla kaj se la verbo ne jam havas akuzativan objekton. Do ankaŭ la formoj:
La trajno alvenis la urbon.
kaj
Li eliris la kafejon.
estas eblaj, sed malpli klaraj.
Rilate al "pripensi":
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
grifo (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오후 10:16:29
horsto:Rilate al "pripensi":Mi pripensis. ≠ Ich dachte nach.?
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
Li pripensis.
jchthys (프로필 보기) 2009년 4월 10일 오전 3:22:45
Hispanio:Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).Mi ankaŭ!
Horsto havas bonan rimarkon.
jchthys (프로필 보기) 2009년 4월 10일 오전 3:22:46