目次へ

Dirite, dirita...

mononk,2009年8月24日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

mononk (プロフィールを表示) 2009年8月24日 19:22:23

Mi legas ie: "Tio dirite", aliloke "tio dirita". Alia skribas:" Tion dirite"...
Kiel estas la ĝusta esprimmaniero?
Anticipe dankon!

horsto (プロフィールを表示) 2009年8月24日 20:33:14

Ĉu vi estas certa ke vi vere legis tiun formon? La pasiva participo ne sencas ĉi tie. Vi certe povas diri:
.
Tio estas dirita.
.
Sed pli sencoplena estus aktiva participo:
.
Tion dirinte li foriris = Post diri tion li foriris.

mononk (プロフィールを表示) 2009年8月25日 12:17:05

horsto:Ĉu vi estas certa ke vi vere legis tiun formon? La pasiva participo ne sencas ĉi tie. Vi certe povas diri:
.
Tio estas dirita.
.
Sed pli sencoplena estus aktiva participo:
.
Tion dirinte li foriris = Post diri tion li foriris.
Mi tute certas! Tamen, bonvolu pardoni, ke mi ne estis sufiĉe eksplicita. Fakte, la formoj kiujn vi rimarkigas tute taŭgas, sed la senco kiun mi aludas diferencas. Mi legis:" Tio dirita sen ekscesa troigo" Sed mi legis aliloke "Tio dirite, estas vere, ke en hispanlinvaj..." Miaopinie, tia lasta esprimformo rezultas el la franca esprimo "ceci dit ", kies la senco estas ofte apartigi du malsamajn pensojn pri sama temo. Ekzemple: "Tiu knabo estas terure moviĝema. Tio dirite, li estas aparte bonkora" Vi komprenos, ke mi ja inklinas al "Tio dirite" bedaŭrinde sen certeco.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年8月25日 12:38:02

Se vi celas 'esti dirinte tion', mi uzus 'tion dirinte'. Tio dirita signifus 'tio, kio estas dirita'.

Sxak (プロフィールを表示) 2009年8月25日 13:43:09

eblas ankaŭ "estas dirite ..."

Sxak (プロフィールを表示) 2009年8月25日 13:47:46

jen do legu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/e-... ekde "Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte "
Fakte tie estas bona priskribo de la rusaj adverbaj participoj, kaj mi dirus, ke tio estas rusismo, tamen laŭlega en Esperanto

horsto (プロフィールを表示) 2009年8月25日 14:05:45

mononk: Tio dirita sen ekscesa troigo"
Ankaŭ tiu frazo ne estas sufiĉe klara. Ĉu ĝi signifu:
Tio kio estis dirita estas sen ekscesa troigo?
Laŭ mia opinio oni ne povas diri "tio dirita" por "tio kio estis dirita". "tio dirita" ja samas al "dirita tio". Sed celita estas "la dirita aĵo/afero" aŭ "tiu dirita aĵo/afero". Do eble taŭgas "tiu diritaĵo".
mononk:
Ekzemple: "Tiu knabo estas terure moviĝema. Tio dirite, li estas aparte bonkora"
Mi dirus ekzemple jene:
Tion dirinte mi aldonu ke li estas aparte bonkora.
Atentu ke la subjekto de la unua parto (tion dirinte) kaj de la dua parto (mi aldonu...) ĉiam devas esti la sama.

mononk (プロフィールを表示) 2009年8月25日 14:36:19

Saluton kaj dankon al ĉiuj! sal.gif

先頭にもどる