글: 9
언어: Esperanto
Vilius (프로필 보기) 2009년 11월 18일 오후 9:07:42
Miland (프로필 보기) 2009년 11월 18일 오후 9:20:16
Vilius (프로필 보기) 2009년 11월 18일 오후 9:47:50
Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!Dankon . Mi sentis, ke tiaj vortoj povas ekzisti, sed ne povis memori ekzemplon.
sergejm (프로필 보기) 2009년 11월 19일 오전 5:58:42
Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!pli bona ordo de prefiksoj:
ge/bo/patr/o/j = bo/patr/o kaj bo/patr/in/o.
de/sur/tabl/ig/i
sed eble ĉi tiu ne estas ekzemplo, kiun vi bezonas - du prepozicioj iĝis prefiksoj.
eks/vic/prezidant/o
oni povas trovi multaj ekzemploj, sed se oni devas trovi ekzemploj kun du oficialaj prefiksoj, tiuj ne estos multaj.
Vilius (프로필 보기) 2009년 11월 19일 오후 8:58:37
Mi havas pli da demandoj pri vortpartoj.
1. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{prefikso1} {radiko1} {prefikso2} {radiko2} {finaĵo(j)}
Alivorte, ĉu la dua (aŭ eĉ tria) parto de kunmetita vorto povas havi prefikson? Ekzemple, "kargepatroj" (=karaj gepatroj).
2. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{radiko1} {verba finaĵo} {radiko2} {finaĵo(j)}
Aŭ, ĉu verbo povas havi sian finaĵon en kunmetita vorto? Ekzemple: "skribilernanto" (=tiu, kiu lernas skribi)
Jes, mi provas krei programon por kontroli Esperantan gramatikon.
Jes, mi scias, ke similaj programoj jam ekzistas.
Jes, mia programo estos pli bona
Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오후 5:05:19
Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.
Vilius (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오후 7:37:41
Rogir:Ĉu vi laboras en la E@Ia projekto?Ne, tio estas mia propra "pet project" (ĉu "dorlotprojekto"? ).
Rogir:Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.Finfine mi trovis respondon pri verbaj kaj aliaj finaĵoj en PMEG ĉi tie.
Kunmetitaj vortoj, havantaj i ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva.
Sed mi decidis, ke mia algoritmo permesos nur -o- ligfinaĵon pri radiko+radiko kunmetaĵoj, kiam la lasta litero de unu radiko kaj la unua litero de la dua radiko estas konsonantoj. Pri "vorteto"+radiko paroj nur -e- kaj -en- ligfinaĵoj estos permesitaj. Kumetitaj vortoj kun aliaj ligfinaĵoj estos esceptoj. Nu, programaj esceptoj - ne gramatikaj.
Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...
Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 11월 21일 오전 1:23:16
Vilius:Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...Jes, tio eblas. Ekzemple, por ia aktorino oni povas diri "falsbopatrino."