前往目錄

Proverboj kaj frazeologioj.

貼文者: magnifico94, 2009年12月26日

訊息: 34

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月19日下午7:07:11

el la itala:

"preni krabon" = fari grandan eraron, fari misaĵon

sal.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年2月19日下午7:14:37

Ni ĉiuj faras erarojn, diris la erinaco derampante la lavbrosegon.

patrik (顯示個人資料) 2010年3月29日下午1:28:03

El la tagaloga:

miksiĝi la ŝelo kun la senŝeligitaĵo (maghalo ang balat sa tinalupan) = iĝi kaosa, estiĝi kverelo

Ekzemplo: Mi tre timas, ke se mia patro scias la veron, la ŝelo miksiĝos kun la senŝeligitaĵo.

lango.gif

gyrus (顯示個人資料) 2010年4月1日上午11:53:33

El la angla:
"Pluvi hundojn kaj katojn" - "Pluvegi"

astroly (顯示個人資料) 2010年5月12日下午10:23:57

El la hispana :

Kiam la tigro muĝas, ne estas azeno malsana je reŭmatismo.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年5月13日上午7:18:01

gyrus:El la angla:
"Pluvi hundojn kaj katojn" - "Pluvegi"
Atentu ke en Esperanto pluvi ne povas havi objekton. Se vi volas laŭvorte traduki la anglan it's raining cats and dogs, vi devas do diri pluvas katoj kaj hundoj.

sergejm (顯示個人資料) 2010年5月13日下午12:46:39

Ruse:
fari ion de golfeto Barakta = ne preparite.
La golfeto estas en Krimeo.
Turistoj boatis preter sennoma golfeto. lli decidis: kiu unua atignos la bordon, tiu nomos la golfeton. Ĉiuj tro ekrapidis kaj falis el la boatoj kaj baraktis en akvo.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年5月13日下午5:01:42

magnifico94:
bati ĉevalon = masturbi sin
En la germana oni esprimas tion per "subkonduki unu al si" (sich einen runterholen)
magnifico94:fari glaciaĵon / fari bastonon = preni penison al buŝo kaj suĉi kaj tiri ilin, eĉ alkonduki al orgasmo.
lango.gif senkulpa.gif lango.gif senkulpa.gif lango.gif
Germane: "blovi unu al iu" (jemandem einen blasen).

Vilius (顯示個人資料) 2010年5月13日下午7:46:45

Kelkaj amuzaj litovaj proverboj:

Silenta porko profundan radikon fosas (per sia nazo)
Temas pri tio, ke malmulte parolantaj homoj povas silente fari ion gravan.
Litove: Tyli kiaulė gilią šaknį knisa.

Grizo en la harojn, diablo en la voston.
Pri tio, ke maljunujoj iam faras stultaĵojn. Ofte uzata, kiam maljuna viro enamiĝas kun tre juna virino.
Litove: Žilė galvon, velnias uodegon.

Stultulon eĉ en preĝejo batas.
Pri ĉi tiu mi ne certas. Eble ĝi signifas, ke stultuloj ĉie trovos problemojn.
Litove: Kvailą ir bažnyčioj muša.

derverwandte (顯示個人資料) 2011年8月24日下午12:50:20

ĉine
丢脸 okulumo.gif perdi vizaĝon okulumo.gifmalhonoriĝi en la publiko

回到上端