Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Famaj frazoj

kelle poolt Eddycgn, 3. jaanuar 2010

Postitused: 750

Keel: Esperanto

Hispanio (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 14:32.43

crescence:
Hispanio:
Kiu diris:
Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn.
Hazarde... Ghandi ?
Jes rideto.gif.

Azulreal (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 14:57.54

Filu:

Kiu diris: "Mi naskiĝis tre juna en mondo tre olda".

Helpeto: Komponisto
Ĉu Erik Satie?

Kiu diris "Oni ne naskiĝas kiel virino, oni fariĝas virino"? (pli-malpli rido.gif )

Filu (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 15:03.30

Azulreal:
Filu:Kiu diris: "Mi naskiĝis tre juna en mondo tre olda".

Helpeto: Komponisto
Ĉu Erik Satie?
Jes ja, ĝuste tiu humoremulo. Tamen, mi ne antaŭe aŭdis vian citaĵon, do mi pasu ĉifoje.

Eddycgn (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 15:21.53

Azulreal:Oni ne naskiĝas kiel virino, oni fariĝas virino
Simone de Beauvoir? Sartre?

Kiu diris

"Ĝis revido babi-o" ? (origine en hispana)

crescence (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 17:52.30

Filu: "Vivu la Kebeko libera !" ?

Charles de Gaulle.
Jes, Kanadano ne povas nekoni !

Azulreal (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 19:13.11

Eddycgn:
Azulreal:Oni ne naskiĝas kiel virino, oni fariĝas virino
Simone de Beauvoir? Sartre?
Simone de Beauvoir rideto.gif

Filu (Näita profiili) 4. jaanuar 2010 20:24.06

crescence:"Vivu la Kebeko libera !" ?
Filu:Charles de Gaulle.
crescence:Jes, Kanadano ne povas nekoni !
Speciale franckanadano naskiĝinta kaj kreskiĝinta en Kebekio, kiel mi estas okulumo.gif .

Eddycgn: Ĉu Arnold Scharzenegger, kiel Terminatoro?

Kiu skribis: "Homoj kovras propran diablon per la plej bela anĝelo kiun ili povas trovi." ? XVI-jarcenta verkistino

Filu (Näita profiili) 5. jaanuar 2010 14:30.13

Plia helpo: Tiu verkistino ankaŭ estis reĝino.

Eddycgn (Näita profiili) 5. jaanuar 2010 14:55.07

Filu:Plia helpo: Tiu verkistino ankaŭ estis reĝino.
M.de Navarre ?

Kiu diris
"La ŝtato estas mi!"

Filu (Näita profiili) 5. jaanuar 2010 15:14.28

Eddycgn:
• jes, Marguerite de Navarre;
• kaj Louis XIV por "La ŝtato estas mi!"

Kiu diris: "Dio, kreante la Homon, iom trotaksis sian kapablon" ?

Tagasi üles