去目錄頁

Senseksaj pronomoj

Miland, 2010年1月8日

讯息: 65

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年1月14日下午7:08:02

Francisko1: PLI BONE: SERĈU IUN KAJ DIRU AL ŜLI.
Tio ja povus signifi ke vi serĉas iun kaj diras al iu aliaj. Pli precize estus:
SERĈU IUN KAJ DIRU AL tiu
Francisko1:
AŬ: MI ŜATAS ĜIN MERKADONA (MERKADONA ESTAS NOMO DE GRANDA VENDEJO EN HISPANIO).
Se vi dirus:
MI ŜATAS la VENDEJOn MERKADONA.
tiam oni eĉ komprenus vin.

jagxi (显示个人资料) 2010年1月18日上午3:04:59

Mi prefere uzas 'tiu'n aŭ ties nomon mem. Precipe kiam mi temas pri surinterreta kulturo, mi ofte uzas 'tiu'n kiel pronomo, ĉar multaj skribantoj sur interreto estas ne konata pri sekso.

jan aleksan (显示个人资料) 2010年1月20日下午5:56:35

mi jam aŭds pri ri kaj gi sed eniam vidis aŭ renkontis homon kiu efektive uzis ĝin. tamen ŝli, mi jam vidis.

Persone, mi kelkfoje diras "ŝi aŭ li" ahah.

arcxjo (显示个人资料) 2010年1月21日上午12:42:18

Se mi ne konas la sekson de iu, mi simple uzas "ĉi tiu", "tiu persono" aŭ "tiu ulo".

"ŝli" sonas tre strange en miaj oreloj, kiel pola vorto por "ili iris".

ceigered (显示个人资料) 2010年1月21日下午1:40:32

jubilo:ĝi estas fundamenta,.. estas anlgismo rilati 'ĝi' al 'it' kaj diri ke ne taŭgas por homoj
Mi kredas ke vi tute pravas, sed "ĝi" por homoj, mi opinias, ne estas anglismo, anglismo estus "ili" por senseksa pronomo, ne "ĝi" (en la angla lingvo, ni havas emon, ke vi ne uzas "ĝi" por vivantaj objektoj, kaj se vi ne scias aŭ eĉ konas la homon, ni plej ofte uzas "they" (ili) anstataŭ "he" (li) kaj "she" (ŝi) (sed tiu estas nur unu metodo en nia amuza lingvo lango.gif))

patrik (显示个人资料) 2010年1月22日上午5:42:25

Mi tre ŝatas "gi"-on. rido.gif Tiu aspektas kiel "ĝi", kaj sonas kiel "ge-". La signifo de "gi" preskaŭ samas kun tiu de "ge-", kaj tiu donis al "gi" ties "iconicity". [Serĉu la Anglan Vikipedion pri tiu koncepto.] rideto.gif

Ŭa, Riismo estas por mi, do, "granda eraro". lango.gif

P.S. Eĉ se mi tre volus uzi tiun, mi ne volas ĝeni Esperantistojn nur pro tiu. ^_^'

Stechjo (显示个人资料) 2010年1月22日上午6:42:17

simple "si".

Rogir (显示个人资料) 2010年1月22日上午10:00:26

Stechjo:simple "si".
Vi eraras. Si ne povas esti subjekto de frazo.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/k...

Anonimulo (显示个人资料) 2010年1月22日下午5:40:06

Rogir:Si ne povas esti subjekto de frazo.
Nu, en tiu ĉi frazo ĝi ja estas subjekto.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2010年1月22日下午5:59:46

Anonimulo:
Rogir:Si ne povas esti subjekto de frazo.
Nu, en tiu ĉi frazo ĝi ja estas subjekto.
Vi malpravas. "Si" estas citaĵo en tiu frazo. Egale, la vorto si povas esti la subjekto, se ĝi estas nur citaĵo.

回到上端