Til innholdet

Prononco

fra Eddycgn,2010 1 13

Meldinger: 73

Språk: Esperanto

Junpe (Å vise profilen) 2010 1 14 15:44:17

ceigered:La C - ĉar mi nur uzis ĝin en aliaj lingvoj kiam ĝi estis vortfina aŭ en la Japana "tsu つ"
La sonoj "ca", "ci", "ce" kaj "co" estas malfacile elparoleblaj por mi.

Ankaŭ la sono "tr". rido.gif

ceigered (Å vise profilen) 2010 1 14 17:52:32

Eddycgn:
jaĝi:Laŭ Eddycgn, f estas simila al p en 'Nippon'. Ĉu mia tiama sento estas prava?
Kiel "Nippon", tamen:
1. la supraj dentoj tuŝas la suban lipon
2. la supra lipo estu suprenlevita
Ah, vi pravegas - en mia ekzemplo, mi intermiksis la malajn vortojn ploro.gif

Junpe:Ankaŭ la sono "tr". rido.gif
Mi ankaŭ, sed ne tute (mi lernas la sonon malrapide okulumo.gif)

niko-tina (Å vise profilen) 2010 1 14 18:36:14

Mi sentas min vere ŝanchavanta...

Ronaldeto (Å vise profilen) 2010 1 14 18:42:12

Cetere ne temas pri "leteroj" sed "litero"

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 1 14 18:52:46

Ronaldeto:Cetere ne temas pri "leteroj" sed "litero"
Dankon, mi scias, do mi ne povas plu korekti la enketon. Mi korektis jam la tekston en la mesaĝoj.

@niko-tina
"ŝanchavanta"?
mi estis kredanta ke hispanioj ne povas elparoli la "ŝ"!

niko-tina (Å vise profilen) 2010 1 14 19:24:14

Eddycgn:@niko-tina
"ŝanchavanta"?
mi estis kredanta ke hispanioj ne povas elparoli la "ŝ"!
Hehehe, mi ne estas normala hispano! Mi venas el Argentinio, kie oni prononcas (ne tro) malsame al la hispana hispana lingvo.

Krome, mi lernas la anglan antaŭ multe da jaroj, kaj ankaŭ la francan, kiuj helpis min prononci multege da sonoj, kiujn bedaŭrinde ne povas elparoli miaj samlandanoj lango.gif

Venas en mian kapon, ke la hispana devus nomiĝi Kastila, ĉar ĝi venas el regiono de Hispanujo nomiĝanta Kastilujo (Castilla). Krome, la katalana ankaŭ estas hispana, kaj la galega, kaj la baska, kaj, videble, la hispana.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 1 14 19:40:22

niko-tina:Venas en mian kapon, ke la hispana devus nomiĝi Kastila, ĉar ĝi venas el regiono de Hispanujo nomiĝanta Kastilujo (Castilla). Krome, la katalana ankaŭ estas hispana, kaj la galega, kaj la baska, kaj, videble, la hispana.
Kaj la katalana. La baska ne estas latina, sed kelta lingvo, mi kredas. Estas baskoj ĉi tie?

Cetere vi ne havas problemojn kun la "ĵ".
Vi diras "Me voy a pasear en la caĵe...

PS Mi estas admiranto de C. Gardel...

darkweasel (Å vise profilen) 2010 1 14 20:07:55

La diferenco inter ĝ kaj ĵ estas, ke ĝ havas etan "d"-sonon en la komenco, dum "ĵ" estas nur voĉa "ŝ".

niko-tina (Å vise profilen) 2010 1 14 21:22:11

@Eddycgn

Jes, mi menciis la katalanan lango.gif. Mi dur diris, ke ĉiuj ĉi lingvoj estas hispanaj, ĉar ili estas el Hispanio. Kiam oni diras "la lingvo hispana", oni povas kompreni unu el tiuj ĉi lingvoj (laŭ mia kompreno).

Estas strange (kaj amuze), ke iu ĉi tie konas la argentinan akĉento! Kaj Gardelo! nekredeble ridego.gif

ceigered (Å vise profilen) 2010 1 15 10:22:56

Eddycgn:La baska ne estas latina, sed kelta lingvo, mi kredas.
Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.

La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).

Tibake til toppen