Tin nhắn: 73
Nội dung: Esperanto
Junpe (Xem thông tin cá nhân) 15:44:17 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
ceigered:La C - ĉar mi nur uzis ĝin en aliaj lingvoj kiam ĝi estis vortfina aŭ en la Japana "tsu つ"La sonoj "ca", "ci", "ce" kaj "co" estas malfacile elparoleblaj por mi.
Ankaŭ la sono "tr".
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 17:52:32 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Eddycgn:Ah, vi pravegas - en mia ekzemplo, mi intermiksis la malajn vortojnjaĝi:Laŭ Eddycgn, f estas simila al p en 'Nippon'. Ĉu mia tiama sento estas prava?Kiel "Nippon", tamen:
1. la supraj dentoj tuŝas la suban lipon
2. la supra lipo estu suprenlevita
Junpe:Ankaŭ la sono "tr".Mi ankaŭ, sed ne tute (mi lernas la sonon malrapide )
niko-tina (Xem thông tin cá nhân) 18:36:14 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Ronaldeto (Xem thông tin cá nhân) 18:42:12 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 18:52:46 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Ronaldeto:Cetere ne temas pri "leteroj" sed "litero"Dankon, mi scias, do mi ne povas plu korekti la enketon. Mi korektis jam la tekston en la mesaĝoj.
@niko-tina
"ŝanchavanta"?
mi estis kredanta ke hispanioj ne povas elparoli la "ŝ"!
niko-tina (Xem thông tin cá nhân) 19:24:14 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Eddycgn:@niko-tinaHehehe, mi ne estas normala hispano! Mi venas el Argentinio, kie oni prononcas (ne tro) malsame al la hispana hispana lingvo.
"ŝanchavanta"?
mi estis kredanta ke hispanioj ne povas elparoli la "ŝ"!
Krome, mi lernas la anglan antaŭ multe da jaroj, kaj ankaŭ la francan, kiuj helpis min prononci multege da sonoj, kiujn bedaŭrinde ne povas elparoli miaj samlandanoj
Venas en mian kapon, ke la hispana devus nomiĝi Kastila, ĉar ĝi venas el regiono de Hispanujo nomiĝanta Kastilujo (Castilla). Krome, la katalana ankaŭ estas hispana, kaj la galega, kaj la baska, kaj, videble, la hispana.
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 19:40:22 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
niko-tina:Venas en mian kapon, ke la hispana devus nomiĝi Kastila, ĉar ĝi venas el regiono de Hispanujo nomiĝanta Kastilujo (Castilla). Krome, la katalana ankaŭ estas hispana, kaj la galega, kaj la baska, kaj, videble, la hispana.Kaj la katalana. La baska ne estas latina, sed kelta lingvo, mi kredas. Estas baskoj ĉi tie?
Cetere vi ne havas problemojn kun la "ĵ".
Vi diras "Me voy a pasear en la caĵe...
PS Mi estas admiranto de C. Gardel...
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:07:55 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
niko-tina (Xem thông tin cá nhân) 21:22:11 Ngày 14 tháng 1 năm 2010
Jes, mi menciis la katalanan . Mi dur diris, ke ĉiuj ĉi lingvoj estas hispanaj, ĉar ili estas el Hispanio. Kiam oni diras "la lingvo hispana", oni povas kompreni unu el tiuj ĉi lingvoj (laŭ mia kompreno).
Estas strange (kaj amuze), ke iu ĉi tie konas la argentinan akĉento! Kaj Gardelo! nekredeble
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 10:22:56 Ngày 15 tháng 1 năm 2010
Eddycgn:La baska ne estas latina, sed kelta lingvo, mi kredas.Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.
La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).