前往目錄

Prononco

貼文者: Eddycgn, 2010年1月13日

訊息: 61

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2010年1月14日下午8:07:55

La diferenco inter ĝ kaj ĵ estas, ke ĝ havas etan "d"-sonon en la komenco, dum "ĵ" estas nur voĉa "ŝ".

ceigered (顯示個人資料) 2010年1月15日上午10:22:56

Eddycgn:La baska ne estas latina, sed kelta lingvo, mi kredas.
Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.

La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月15日下午12:51:52

ceigered:Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.

La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).
Estas io kion vi ne lernas? sal.gif

patrik (顯示個人資料) 2010年1月15日下午2:25:24

"Ĥ" donas al mi ĝis nun kapdolorojn. Mi ankoraŭ ne povas prononci tiun sonon. malgajo.gif Bonŝance, "eŭ" (kaj eĉ "iŭ", sed tio ne ekzistas en E-o) tre facilas. rido.gif

ceigered (顯示個人資料) 2010年1月15日下午6:30:20

Eddycgn:
Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Lojban rido.gif

(sed, mi neniam lernis tutan lingvon, Esperanto estas mia nura bona lingvo krom la Angla)

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月16日上午1:47:38

Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Ne forgesu uzi 'ĉu'.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月16日下午12:15:23

Rogir:
Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Ne forgesu uzi 'ĉu'.
Ĉu vi ne forgesis saluton, schatje?

El la PMEG:
"En dialogoj ĉu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:"

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月16日下午4:45:10

Ja en parolo estas pli facile aŭdi, ĉu iu frazo estas demando aŭ ne.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月16日下午6:46:09

"Estas io kion vi ne lernas?"
tio ne estas vera demando, estas retorika demando.
Ĝi ne atendas respondon, estas kvazaŭ komplimento, kaŝita kiel demando.
Mi povus ankaŭ diri:
"Estas io kion vi ne lernas!"
kun mirpunkto.

Kion vi opinias?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月17日下午2:47:17

Kiel oni elparolas "Superrigardo"?
Normala "r" aŭ longa "rr"?

回到上端