Messages: 13
Language: Esperanto
crescence (User's profile) January 22, 2010, 5:49:12 PM
Mi lernis en Livemocha.com la frazon :
Iru antaŭen dum du blokoj.
Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?
jan aleksan (User's profile) January 22, 2010, 5:53:57 PM
crescence:Saluton,Laŭ mi kaj PMEG, ne. Estas eraro.
Mi lernis en Livemocha.com la frazon :
Iru antaŭen dum du blokoj.
Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?
crescence (User's profile) January 22, 2010, 5:59:21 PM
niko-tina (User's profile) January 22, 2010, 6:46:50 PM
crescence (User's profile) January 22, 2010, 6:54:59 PM
niko-tina:Mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo...Ĝi signifus :
" Iru rekte laŭlonge de du domblokoj. "
Miland (User's profile) January 22, 2010, 9:11:30 PM
Anstataŭ uzi dum por distanco, ni povas uzi la akuzativon, ekz Iru du blokojn orienten (aŭ norden, dekstren, tien, ktp). Alternative ni uzu je du blokoj.
Parenteze (crescence), se "livemocha" kurso vere uzas dum por distancoj, mi sugestas ke vi skribu al la teamo de lernu! pri la afero, kaj sciigu nin pri la respondo!
niko-tina (User's profile) January 23, 2010, 12:02:29 PM

Taciturn_ (User's profile) January 24, 2010, 7:06:14 PM
niko-tina (User's profile) January 25, 2010, 2:46:56 PM
Taciturn_:Ne, la teksto estas korekta. Ĝi volas diri: Iru tiom da tempon, kiom vi bezonas por pasi preter aŭ trans du blokoj, ĝis ke ili finiĝos.Do la frazo devus esti
Iru antaŭen dum du blokoj longe.
aŭ
Iru antaŭen dum du blokoj da tempo.
Sed tiuj ĉi signifoj ne estas evidentaj.
nikko (User's profile) January 25, 2010, 8:57:55 PM